Ljudmila Rudenko

rusa grandmajstrino de ŝakludo
(Alidirektita el Ljudmila RUDENKO)

Ljudmila RUDENKO (ruse Людмила Владимировна Руденко; naskiĝis la 14-an de julio[jul.]/ 27-an de julio 1904[greg.], Lubni, la Poltava gubernio, la Rusia Imperio — mortis la 4-an de marto 1986, Leningrado, RSFSR, Sovetunio) estis sovetia grandmajstrino de ŝakludo.

Ljudmila Rudenko
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1904 (1904-07-27)
en Lubni
Morto 4-an de marto 1986 (1986-03-04) (81-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Ŝi naskiĝis en Lubni, la Poltava gubernio de la Rusia Imperio. Ŝia patro lernigis ŝakon al ŝi kiam ŝi estis 10-jaraĝa, sed ŝi preferis naĝadon. Nur en 1925, kiam ŝi ekloĝis en Leningrado ŝi dediĉis sin al ŝako. En 1944, ŝi iĝis ĉampiono de Leningrado, kaj en 1950 ŝi iĝis ŝaka majstrino kaj mondĉampiono. En 1976, ŝi iĝis grandmajstrino.

Grigorij Levenfiŝ estis unu el ŝiaj trejnistoj.

En 2002, estis ludata la Memoriga ŝaka konkurso Ludmila Rudenko. En 2015, ŝi akceptiĝis en la "monda halo de fameco pri ŝako" en Sankta Luiso, Usono, kaj la 27-an de julio 2018 la reta serĉilo de la firmao Guglo per aparta serĉila dezajno honorige atentigis pri ŝi. [1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti