Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch

Llanfairpwllgwyngyll
Ynys Môn (Insulo Môn)

Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch (IFA:[ˌɬan.vair.puɬ.ˌɡwɨn.ɡɨɬ.ɡo.ˌɡer.ə.ˌχwɨrn.ˌdro.buɬ.ˌɬan.tə.ˌsil.jo.ˌɡo.ɡo.ˈɡoːχ], ) estas vilaĝo en insulo Môn (Anglesey) en Kimrio.

Per siaj 58 literoj ĝi estas taksita la plej longa loknomo de Eŭropo kaj la trie plej longa de la mondo. (Tamen laŭ kimra vidpunkto ĝi nur enhavas 51 literojn, ĉar LL kaj CH estas unuopaj literoj en la kimra alfabeto.) Multaj turistoj vojaĝas al la vilaĝo por fotiĝi antaŭ la ŝildo de la trajnstacio.

La ŝildo ĉe la trajnstacio ankaŭ montras proksimuman prononcon de la nomo por anglalingvanoj

Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch estas nomo neoficiala. Oficiale la loko nomiĝas Llanfairpwllgwyngyll (20 literoj; kimralfabete 17 literoj). Tiun ĉi nomon oni mallongigas kiel "Llanfairpwll" (kimralingve), "Llanfair PG" (Anglalingve) aŭ simple "Llanfair".

Signifo redakti

 
Kirko de Sankta Maria

La nomo estas longa kunmetaĵo de kimraj vortoj. La kimra lingvo havas tiun trajton, ke kaj adjektivoj kaj posedantoj postsekvas la ĉefan substantivon, kio ebligas ĝuste tiajn ĉi nomojn. (Llyfr mawr "granda libro", llyfr Tom "la libro de Tom".) Llan Fair signifas "La kirkon de Mair (Maria)". La tutan nomon oni povas traduki pli-malpli jene: "La kirko de (Sankta) Maria en la kavaĵo de la blanka avelujo ĉe la kirlo rapida kaj la kirko de (Sankta) Tysilio de la kaverno ruĝa"

Eksteraj ligiloj redakti