Lluís Domènech i Montaner

Lluís Domènech i Montaner[1][2] (Barcelono, 21a de decembro 1850 - Barcelono, 27a de decembro 1923) estis hispan-kataluna arkitekto, kiu elstaris pro siaj verkoj konstruitaj en la stilo de la Kataluna modernismo. Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la politiko. Li studis karieron de arkitekturo kaj poste profesoris prie.

Lluís Domènech i Montaner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1849 (1849-12-30)
en Barcelono
Morto 27-an de decembro 1923 (1923-12-27) (73-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Familio
Frat(in)oj Enric Domènech i Montaner • Eduard Domènech i Montaner
Infanoj Pere Domènech i Roura • Fèlix Domènech i Roura
Okupo
Okupo arkitektoprofesoropolitikisto
Verkoj Castle of the Three Dragons
Casa Lleó Morera
Palaco de la Kataluna Muziko
Hospitalo de Sant Pau
vdr

Kariero redakti

 
Domènech i Montaner portretita de Ramon Casas (Nacia Muzeo de Arto de Katalunio).

Kiel arkitekto Domènech faris konstruaĵojn en kiuj oni kombinas strukturan raciemon kun eksterordinaraj ornamelementoj, inspiritaj en la arkitekturaj hispan-arabaj tendencoj kaj en la kurvaj linioj propraj de la kataluna modernismo. En la aktuala Muzeo de Zoologio, konstruita origine kiel restoracio (Kastelo de la Tri Drakoj) okaze de la Internacia Ekspozicio de 1888, Domènech uzis strukturon de videbla fero kaj ceramiko, tekniko kiun poste, en 1908, li perfektigos en la Palaco de la Kataluna Muziko. Tiu konstruaĵo kaj tiuj projektitaj poste, aligas abundon de mozaikoj, ceramiko kaj multkolora vitro, disponitaj per fajna harmonio.

Male al aliaj arkitektoj de la modernismo, Domènech tendencis laŭ la tempopaŝo fari konstruaĵojn pli malpezajn, forigante materialon el la strukturoj, sed plutenante la ornamadon kiel elemento unuaranga.

Verkoj redakti

 
Hospitalo de Sant Pau, paviliono.
 
Casa Fuster.

Notoj redakti

  1. [http://hemeroteca.lavanguardia.com/preview/1888/03/23/pagina-4/34665801/pdf.html Notas de prensa - La Vanguardia. 23a de marto 1888 Konsultita la 26a-7-19
  2. [http://hemeroteca.lavanguardia.com/preview/1925/10/28/pagina-6/33263477/pdf.html Notas de prensa - La Vanguardia. 28a de oktobro 1925 Konsultita la 26a-7-19

Bibliografio redakti

  • Enric Ganell, Antoni Ramon, Lluis Domenech Girbau (2006): Lluis Domenech I Montaner: Travels Around Romanesque Architecture, Collegi d'Arquitectes de Catalunya (COAC), ISBN 84-96185-76-1
  • Lluis Domenech I. Montaner (2006): Dom'nech Montaner, Collegi D'Arquitectes de Catalunya, ISBN 84-88258-84-4,
  • Bancells, Consol, 'Guia del Modernisme a l'Eixample', Nou Art Thor Edicions, Barcelona, 1990, ISBN 84-89681-99-6.
  • Bancells, Consol, 'Sant Pau, Hospital Modernista', Nou Art Thor Edicions, Barcelona, 1988 ISBN 84-7327-180-7.