Loĝejo

konstruaĵo destinita al loĝado, kun pluraj lueblaj loĝejoj

Loĝi estas vivi en loĝejo, tio estas konstruaĵo kies ĉefa funkcio estas havigi rifuĝejon kaj restadejon por personoj, protekte kontraŭ klimataj malfacilaĵoj, malvarmo (ĉefe nokte), varmo kaj aliaj naturaj minacoj kiel bestoj aŭ eĉ danĝeraj homoj.

Priskribo redakti

La unua funkcio de loĝejo estas havigi sekuran kaj komfortan lokon por rifuĝi. La klimato kondiĉigas kaj la formon de la loĝejo kaj la materialojn per kio oni konstruas kaj ĝis la funkciojn kiujn oni disvolvas en ties interno. La plej malfaciligaj klimatoj postulas plej protektan izoladon el la ekstera medio, dum aliflanke oni klopodas realigi laŭeble plej parton de agado ene de la kontrolita kaj komforta medio de la loĝejo; male, en pli agrablaj klimatoj la postularo pri klimatigo estas pli malgrandaj kaj, krome, granda parto de la ĉiutagaĵoj (kiel laboro, rilato kun konatuloj, ĝardenado, ktp.) estas realigataj for de la loĝejo.

Ĝenerale oni komprenas, ke ĉiu loĝejo estas okupita de familio, sed tiu antaŭjuĝo ricevu nuancojn: estas tre diversaj tipoj de familio (ekstensa familio, kerna familio, ktp.) kaj estas loĝejoj kiuj estas okupitaj de kelkaj familioj samtempe. En la disvolvigita okcidenta mondo oni parolas pri kolektiva loĝejo, kontraŭ unufamilia loĝejo, por aludi konstruaĵojn kiuj loĝigas kelkajn loĝejojn, ĉiu el kiu estas loĝata de ununura familio. Nuntempe kaj pro krizaj ekonomiaj situacioj, ekzistas la tiel nomataj kunhavataj loĝejoj, kiuj estas uzataj komunume de diversaj personoj sed iu ajn tipo de familia rilataro.

Alia rimarkinda aspekto, kiu kondiĉigas la diversajn formojn de loĝejo en la diferencaj kulturoj, estas la aro de funkcioj kiuj disvolviĝas en ties interno aŭ ĉirkaŭaĵoj. Taskoj kiel la preparado kaj kuirado de nutraĵo, la lavado de vestaĵoj, la persona purigado aŭ la zorgado de geinfanoj kaj malsanuloj, kaj la formo kaj resursoj uzataj por ties realigo kondiĉigas grandparte la loĝejon. En la moderna okcidenta loĝejo granda parto de tiuj funkcioj estas jam maŝinigitaj pere de la nomataj hejm-aparatoj, tiele ke oni anstataŭis por energia konsumado la neceson pri ampleksaj spacoj kaj la ekskluzivan dediĉon de unu aŭ kelkaj personoj al tiuj hejmaj taskoj. La lasta paŝo en tiu tendenco estas konstituita de la domotiko kiu klopodas aŭtomatigi la plej parton de elementoj de la loĝejo.

Historio redakti

Tradicie, en la kampara mondo estis la propraj uzontoj kiuj konstruis sian loĝejon, adaptante ilin al la propraj necesoj el la kutimaj modeloj de sia medio; male, en urboj, estis pli ofta, ke la loĝejoj estas konstruitaj de specialigitaj metiistoj. En la okcidentaj disvolviĝintaj landoj, la dezajno de la loĝejoj iĝis ekskluziva kompetentaĵo de arkitektoj, dum la konstruado estas realigita de specifaj entreprenoj kaj profesiuloj, sub la teknika regado de la arkitekto aŭ aliaj teknikistoj.

Tipoj de loĝejo redakti

Vidu ankaŭ redakti