Malfermi la ĉefan menuon
Loĝoturo de Kastelo Eltville, 14a jarcento
Ora Turo en Regensburg
Kamenejo Reinstädt, loĝoturo el la 15a jarcento
Liberstara turdomo, kutima en la mezepoko sur la Britaj Insuloj
Kamenejo Orlamünde

Loĝoturo estas turo, kiu estas ekipita por daŭra uzo kiel loĝejo.

Konstrumaniero kaj difinoRedakti

La termino loĝoturo estas uzata en mezepoka arĥitekturo dislimige al tiu de defendoturo, je kio turoj ankaŭ povas interligi ambaŭ funkciojn. La transpaso inter loĝoturo kaj fortika domo estas flua. La distingilo je tio estas nur la rilato inter alteco kaj larĝeco de la konstrukorpo, je tio la alteco de turo superas ĝian larĝecon resp. ĝian diametron. Loĝoturo havis pro sia masiva konstrumaniero kaj sia alteco fortikigan valoron kaj estis pro tio ofte ero de kastelo. Ĉar ĝi samtempe ankaŭ devis kontentigi senjorecajn loĝajn kaj sinprezentajn bezonojn, ĝi ofte havis relative elspezajn internajn elkonstruaĵojn, estis hejtebla kaj ankaŭ povis enteni salonegon. Alie ol defendoturoj neloĝataj aŭ nur provizore ekipitaj por loĝo ĝi estis aranĝita kiel loĝejo. Kastelo kun loĝoturo kaj subordigataj flankodomoj nomiĝas turkastelo. Speciala formo estas turo kun neloĝata ŝtona subkonstruaĵo, kiu portis loĝeblan surkonstruaĵon ofte lignan.

La ĉefa turo de kastelo distingiĝas de loĝoturo unualinie per tio, ke ĝi ne estas destinita por loĝuzo. La turtubo de ĉefturo plejparte havas neniujn aŭ nur malmultajn malgrandajn fenestrojn; la malsupraj fenestroj estas, se ekzistaj, tiel malgrandaj, ke atakanto ne senprobleme povas tragrimpi. Ofte la gardistejo estis la ununura hejtebla ĉambro. La granda formovarieco de mezeŭropaj kasteloj tamen ankaŭ kondukis al multaj trairaj gradoj inter la du konstrutipoj, tiel ke klara klasifiko ne ĉiam eblas. Kastelesploristo Otto Piper diris de loĝebla burgfrido kiel interŝtupo inter ĉefturo kaj loĝoturo, se turo karakterizata per sia konstrumaniero kiel ĉefturo estis ekipita per supraj etaĝoj disponigitaj al loĝuzo. Pro tiu-ĉi malsama koncepteco povas okazi, ke unu faka publikaĵo difinas unu kaj la saman turon kiel loĝoturon, kaj alia kiel loĝeblan burgfridon.

Por sinprezentemaj defendo kaj loĝoturoj, aparte en Francujo, la kastelesploro uzas la terminon donĵono. En Irlando kaj Grandbritujo ekzistas liberstaraj defendpovaj loĝoturoj. Aliaj loĝoturoj de kasteloj estis uzataj kiel manĝodomoj.

Funkcio kaj uzoRedakti

En la mezepoko regione ekestis turoj kiel senjorecaj loĝejoj kaj kiel protektejoj kontraŭ malamikaj atakoj. Kiel aparte starantaj domoj ili ankaŭ povis servi kiel fortikigitaj nobelaj sidejoj ene de urboj. En kelkaj italaj urboj burĝoj konstruis tiajn loĝoturojn kiel tiel nomataj gentoturoj. Famaj ekzemploj por tio estas la turoj de San Gimignano. La plimulto de la loĝoturoj estis aparte staraj domoj de la malalta nobelaro. Parte la domoj je konservado de la originaj konstrumezuroj intertempe estas tiom renovigitaj, ke ili denove estas reuzeblaj. Ekzemple la Turo Jerusalemo en Treviro nun loĝigas la burĝoregistrejon, la Trierera Domo Tri Reĝoj je Treviro estas denove normala loĝodomo.

En la sudorienteŭropa regiono loĝoturecaj domoj ankoraŭ en la 19a jarcento proponis protekton kontraŭ vagantaj krimbandoj. Ekzemple en la montaro de norda Albanujo, kie la loĝoturoj ankaŭ servis kiel rifuĝejoj por viroj, kiuj estis minacataj de sanga venĝo inter malamikaj familioj.

En la araba mondo, aparte en Jemeno, defendpovaj loĝoturoj ankaŭ nuntempe estas en uzo.

Ĝis en la nuna tempo oni plue konstruas loĝoturojn kiel kernajn domojn de apartaj bienoj en la kamparaj regionoj de Iranos, Afganujo, Turkmenujo, Tibeto kaj norda Ĉinujo.

En la 20a jarcento oni nomis turakvujojn, kiu ankaŭ proponis loĝuzon, loĝoturakvujoj. Nun foje loĝataj turdomoj nomiĝas loĝoturoj.

Alia formo estas la turkastelo.

BildaroRedakti

LiteraturoRedakti

  • Uwe Albrecht: Der Adelssitz im Mittelalter. Studien zum Verhältnis von Architektur und Lebensform in West- und Nordeuropa. Deutscher Kunstverlag, München u. a. 1995, ISBN 3-422-06100-2, p. 37 sj. (Samtempe: Kiel, universitato, habilitigotezo, 1989).
  • Uwe Albrecht: Vom Wohnturm zum Herrenhaus. Zur Typen- und Funktionsgeschichte norddeutscher und dänischer Schloßbaukunst des 14. bis 16. Jahrhunderts. En: G. Ulrich Großmann (eld.): Renaissance in Nord-Mitteleuropa (= Schriften des Weserrenaissance-Museums Schloß Brake. 4). Band 1. Deutscher Kunstverlag, Munkeno k. a. 1990, ISBN 3-422-06069-3, pj. 30–59.
  • Christofer Herrmann: Wohntürme des späten Mittelalters auf Burgen im Rhein-Mosel-Gebiet (= Veröffentlichungen der Deutschen Burgenvereinigung. Reihe A: Forschungen. Bd. 2). Leidorf, Espelkamp 1995, ISBN 3-924734-14-3 (Samtempe: Majenco, universitato, doktortezo, 1993).

FontoRedakti

Tiu ĉi artikolo estas parta tradukaĵo de la samtema artikolo de:Wohnturm en la germanlingva Wikipädie

Eksteraj ligilojRedakti