Lobith

vilaĝo en la municipo Zevenaar en la nederlanda provinco Gelderlando

Lobith estas nederlanda vilaĝo konata kiel la punkto kie la Rejno eniras Nederlandon je 863,4 km ekde la fonto. En realo tiu rivero eniras Nederlandon ĉe Spijk kaj poste preterpasas la vilaĝon Tolkamer, kaj Lobith ne situas ĉe la rivero sed iom pli al la interna lando. Ĝi estas parto de la municipo Zevenaar en la provinco Gelderlando. Lobith apartenis ĝis la 1-a de januaro 2018 al la municipo Rijnwaarden. En 2010 ĝi havis 3 195 loĝantojn.

Lobith
vilaĝo • loĝloko en Nederlando • nederlanda municipo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 52′ N, 6° 7′ O (mapo)51.86176.1181Koordinatoj: 51° 52′ N, 6° 7′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lobith (Gelderland)
Lobith (Gelderland)
DEC
Lobith
Lobith
Situo de Lobith

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lobith [+]
vdr
Vidaĵo al Lobith
La foiro en Lobith
Ludoviko la 14-a transas la Rejnon ĉe Lobith

Historio redakti

Lobith estis parto de la prusa komunumo Elten. Je la 1-a de marto 1817 la teritorio estis transdonata al Nederlando, post kio provizora municipo estis instalata kun urbestro, sed sen municipejo kaj konsilantaro. Tiel atendante la dividon de la kamparo en municipoj. Je la 1-a de januaro 1818 el la municipo oni formis el Lobith kaj parto de Herwen la municipon Herwen en Aerdt.

Fotaro redakti