Lockerbie (gaele: Logarbaidh), estas urbeto en la skota distrikto Dumfries kaj Galloway. Ĝi situas en sud-okcidenta Skotlando, ĉirkaŭ 120 kilometrojn sud-okcidente de Glasgow, 32 kilometrojn malproksime de la landlimo al Anglio. Ĝi havas ĉirkaŭ 4 000 enloĝantojn.

Lockerbie
skotgaele: Logarbaidh
urbo
Vido al Lockerbie
Oficiala nomo: Lockerbie
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando
Ŝtato Skotlando
Graflando Dumfries kaj Galloway
Situo Lockerbie
 - koordinatoj 55° 07′ 16″ N 03° 21′ 19″ U / 55.12111 °N, 3.35528 °U / 55.12111; -3.35528 (mapo)
Loĝantaro 4 009 (2001)
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo DG11
Telefona antaŭkodo 01576
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Lockerbie
Lockerbie
La viktimoj de la atenco

Eksplodo-Atenco de Lockerbie redakti

En 1988, la 21-an de decembro, okazis super Lockerbie eksplodo-atenco fare de libiaj teroristoj. Mortis 259 homoj, kiuj estis en la aviadilo, kaj 11 homoj en la urbeto, kiujn trafis eksplodantaj aviadil-partoj.

La "ĝardeno de la memoroj" en la tombejo de Lockerbie memorigas la katastrofon.

Sub la premo de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, Libio, kiu tamen insistis pri juĝado ne en Skotio, sed en alia lando, transdonis du agentojn de la libia Sekreta servo al nederlanda kortumo en Hago, kie en 1999 kondamniĝis unu el la du imputitoj, Abdelbasset Ali Mohmet al-Megrahi. En 2010 la ministro pri justico en la skota registaro liberigis lin pro la fakto ke kuracistoj opiniis, ke Megrahi baldaŭ mortos pro prostata kancero. Restas duboj inter iuj politikistoj kaj iuj parencoj de la viktimoj pri iuj atestaĵoj kiuj kondukis al la kondamniĝo de Megrahi.

Historio redakti

Kvankam la urbo estas mondfama pro tiu katastrofo, Lockerbie havas longan historion. Certe ĝi ekzistis depost la periodo de vikinga influo en ĉi tiu regiono de Skotlando ekde la jaro 900 de nia epoko. La nomo signifas "la vilaĝo de Loki" en la antikva norena lingvo, kaj ĝi unue menciatas en skribaj rekordoj kiel Lokardebi en 1306. Romiaepokaj restaĵoj tuj okcidente de la urbo sugestas, ke ĝiaj originoj estas tamen multe pli fruaj. Ekde la 18a jarcento komenciĝis granda kresko de la signifeco de la urbo kiel komunikad-centro, unue sur la ĉefa kaleŝvojo inter Londono kaj Glasgovo, kaj pli poste kiel fervoja halto sur tiu grava linio. Alia potenca elemento en la ekonomio de Lockerbie ankaŭ depost tiu tempo estis kiel merkatejo por ŝafidoj. En suna tago, la ruĝaj ŝtonoj de la imponaj 19a-jarcentaj konstruaĵoj de la centro de la urbo buntigas la aspekton de la centro de la urbo, kaj ĉirkaŭe estas aparte bela pejzaĝo.

Esperantaj Eventoj en Lockerbie redakti