Lockheed L-1011 TriStar

La Lockheed L-1011 TriStar estas pasaĝeraviadilo de Lockheed, ellaborita en 1970. L-1011 estas unua kaj sola pasaĝeraviadilo de Lockheed.

Lockheed L-1011 TriStar

L-1011 de British Airways, 1986.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Lockheed
Unua flugo: 16-an de novembro 1970
Enkonduko: 26-an de aprilo 1972
en Eastern Air Lines
Uzanto: Delta Air Lines (1973-2001)
Cathay Pacific (1973-1996)
Produktperiodo: 1968-1984
Produktkvanto: 250
vdr

La L-1011 estas tria larĝkorpa pasaĝeraviadilo, post Boeing 747 (1969) kaj McDonnell Douglas DC-10 (1970). Inter 1968 kaj 1984, Lockheed produktis 250 aviadilojn.

Historio redakti

En 1960-aj jaroj, American Airlines proponis al Douglas (Poste iĝis McDonnell Douglas) kaj Lockheed por nova pasaĝeraviadilo. Tiutempe Lockheed venkis en konkurso por jetmotora transportaviadilo kun C-130 Hercules kaj C-141 StarLifter. La nova transporta aviadila modelo, C-5 Galaxy estis selektita por Usona Aerarmeo. La sukceso en militmerkato motivigis prilaboron de nova pasaĝeraviadilo.

Kiam McDonnell Douglas prilaboris McDonnell Douglas DC-10 kun konservativa tekniko, kiu uziĝis en Douglas DC-8, Lockheed uzis novajn teknologiojn, kiuj Lockheed havis. Ambaŭaj fabrikantoj prezentis novan modelon en tiu tempo, kaj Amercian Airlines selektis DC-10 por malalta kosto. Post la American Airlines, Eastern Air Lines kaj Trans World Airlines (TWA) mendis L-1011.

La L-1011 havis bonan rendimenton kun novaj teknikoj, sed tiu altigis produktkoston de aviadilo. Multaj aerlinioj preferis DC-10. La prokrasto de povejo el Rolls-Royce ankaŭ malbonigis al vendo. Kiel unu kritiko pri aviadiloj, "Aerlinioj eblis aĉeti 747 en iomete pligranda kosto, aŭ DC-10 en sufiĉe plibona kosto."[1]

Pro malsukceso de siaj aviadiloj, tiutempe Lockheed provis subaĉeti politikistojn por vendi siajn aviadilojn. En 1976, por vendi L-1011 al Japanio, Lockheed oferis subaĉeton al japana ĉefministro, Kakuei Tanaka (1918-1993) por influi al All Nippon Airways (ANA). Tiu provo rezultis lian eksigon.

En 1981, Lockheed anoncis haltiĝon de L-1011 produktado.[2] Lasta L-1011 estis produktita en 1984. Post la L-1011, Lockheed finis negoĉon de komerca aviadilo. En 1995 Lockheed estis aneksita kun Martin Marietta, formis Lockheed Martin.

Variantoj redakti

Civilaj modeloj :

  • L-1011-1 (1970) : Originala modelo.
  • L-1011-100 (1975) : Dua modelo de L-1011-1. Pliboniĝis fueltankon.
  • L-1011-50 : Pliboniĝita versio de L-1011-1. Nur ekzistis kiel opcio por plibonigo de L-1011-1.
  • L-1011-150 : Pliboniĝita versio de L-1011-1. Nur ekzistis kiel opcio por plibonigo de L-1011-1.
  • L-1011-200 (1976) : Tria produkta modelo kun nova povejo (Rolls-Royce RB.211-524B)
  • L-1011-250 : Plibonigo de L-1011-1/-100/-200. Nur ekzistis kiel opcio por plibonigo de regulaj modeloj.
  • L-1011-500 (1978) : Pliboniĝita modelo.

Militfortaj modeloj :

  • Lockheed TriStar : Ŝarga kaj Fuelcisterna aviadilo de Reĝa Aerarmeo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Konkurantaj aviadiloj