Locquignol estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 309 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.

Locquignol
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59353 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59353
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Claude Bonnin
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 309 (2 005)
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°11′58″N 3°43′01″O  /  50.19944°N, 3.71694°O / 50.19944; 3.71694 (Locquignol) (mapo)Koordinatoj: 50°11′58″N 3°43′01″O  /  50.19944°N, 3.71694°O / 50.19944; 3.71694 (Locquignol) (mapo)
Alto 125 m - 174 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 97,55 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Locquignol en Francio
50° 11′ 58″ Nordo 3° 43′ 01″ Oriento / 50.1994444444 °N, 3.71694444444 °O / 50.1994444444; 3.71694444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Locquignol [+]
vdr

Geografio redakti

Locquignol situas ĉe la rivereto Rhônelle, en maldensejo de la vasta forsto Mormal. La tuta forsto apartenas al la teritorio de la komunumo. Ĝi tiel estas la plej vasta komunumo de la departemento Nord.

Locquignol estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge. La vilaĝo Locquignol troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Locquignol etendiĝas sur 97,55 km².


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio redakti

La vilaĝo estis origine renkontejo por ĉasistoj kaj bredejo por la ĉevaloj de la grafoj de Henegovio (ilia kastelo de Le Quesnoy situis proksime). La nomo de la vilaĝo devenas de Locco, la nomo de ĝermana bienulo.

Vidindaĵoj redakti

La loka preĝejo nomiĝas Saint-Pierre.

Administrado redakti

Locquignol apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti