Loggia del Mercato Nuovo

La Loggia del Mercato nuovo ("Nova Vendoplacejo") estas populara loko en la itala urbo Florenco. Ĝi estas tiel nomata por diferencigi ĝin el la Mercato Vecchio ("Malnova Vendoplaco"), kiu situis proksime al la hodiaŭa placo de la Respubliko. Ĝi estas ankaŭ nomata Loggia del Porcellino pro apuda skulptaĵo fare de Pietro Tacca, montrante apron kaj fontanon.

La loggia del Mercato Nuovo.

Kontraste al la kutima arkitektura normo de la loggia, la kvar fasadoj de la konstruaĵo estas malfermitaj, kaj la konstruaĵo ne apudas aliajn domojn.