Lohne

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Lohne estas eta urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 40 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta. Historie ĝi apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 27814 loĝantojn.

Lohne
Blazono
Lohne (Germanio)
Lohne (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Vechta
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04442
Poŝtkodo 49393
Aŭtomobila kodo VEC
Oficiala Municipokodo 03460006
Subdivido 19 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans Georg Niesel
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Vogtstraße 26
Demografio
Loĝantaro 27814 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 40′ N, 8° 14′ O (mapo)52.6666666666678.2386111111111Koordinatoj: 52° 40′ N, 8° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 44 m
Areo 90 km²
Oficiala retejo https://www.lohne.de/
vdr

Partneraj urboj redakti

Esperanto en Lohne redakti

Inter 1975 kaj 1985 Esperanto furoris en la regiono, kvar estraranoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ) plus pluraj pliaj kunlaborantoj venis de tie, kaj interalie du grandaj someraj tendaroj de GEJ okazis en Lohne. En la urbo por GEJ aparte aktivis pluraj gefratoj el familioj Kuhl kaj Kruse.

Dum pluraj jaroj en Lohne kaj kvar pliaj komunumoj de la kampara distrikto ekzistis aktivaj lokaj grupoj de GEJ. Tio estas escepta: Kutime Esperanto en Germanio fortas preskaŭ ekskluzive en universitataj urboj.

Trafiko redakti

Lohne per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti