Hunte

rivero en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio
(Alidirektita el Lohne (rivero))

La rivero Hunte situas en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Ĝi longas 198 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 27-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Melle, Diepholz, Wildeshausen, Oldenburg kaj Elsfleth. Krome ĝi de sudo al nordo trairas la riveron Dümmer, kiu en 1978/1979 en Esperantujo konatiĝis per la Internacia Seminario de GEJ, kiu tiujarfine okazis ĉe la laga bordo. Norde de la lago ĝi konsistas el la branĉoj Grawiede de 17 kilometroj, Lohne de 10 kilometroj kaj Wätering de 7 kilometroj, kiu post tiuj distancoj de la laga bordo "reunuiĝas" kaj la komuna akvovojo plu nomiĝas Hunte.

Hunte
la rivero aŭtune ĉe Wildeshausen
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 198 km
Fluo
Fonto en la montoĉeno Wiehengebirge
- Alteco super marnivelo 185 m
Enfluejo ĉe Elsfleth en la riveron Weser
Geografio
Trairataj urboj Melle, Diepholz, Wildeshausen, Oldenburg kaj Elsfleth
Alfluantoj
- Dekstraj Wagenfelder Aue, Ollen
- Maldekstraj Haaren, Lethe
Map
vdr
levebla ponto super la rivero en Oldenburg