Lola Montez (vernome Elizabeth Rosanna Gilbert) (17-a de februaro 1821 en Irlando, en vilaĝo Grange ĉe Sligo; 17-a de januaro 1861 en Novjorko) estis irlanda eleganta friponino kaj dancistino. Ŝi estis amatino de reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario.

Lola Montez
Persona informo
Lola Montez
Naskonomo Marie Dolores Eliza Rosanna Gilbert
Naskiĝo 17-an de februaro 1821 (1821-02-17)
en Grange
Morto 17-an de januaro 1861 (1861-01-17) (39-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Green-Wood Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Edward Gilbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eliza Gilbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Patrick Purdy Hall (en) Traduki (1853–)
George Trafford Heald (en) Traduki (1849–nekonata valoro)
Thomas James (en) Traduki (1837–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Ludoviko la 1-a de Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dancisto
teatra aktoro
mondumano Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis la unua virino, kie aperis publike kun cigaredo, pistolo, rajd-vergo kaj spurhundo. Onidire ŝi tiel fumis kiel matroso.

Lola Montez naskiĝis kiel filino de skota oficiro kaj irlanda biennobelino. Ŝi plenkreskis en Hindio, Anglio kaj Skotlando. Post malsukcesa geedziĝo kun oficiro, ŝi veturis en 1843 al London kaj tie vivtenis sin kiel hispana dancistino Maria de los Dolores Porry y Montez el Sevilla. Post malvualigo de ŝia trompa sinidentigo, Lola Montez travojaĝis Eŭropon kaj kaŭzis ofte skandalojn pro la multnombraj amaferoj. En 1843 ŝi forpelitis invitite de Kastelo Ebersdorf pro malbonega konduto.

La 5-an de oktobro 1846, ŝi alvenis al Munkeno kaj anoncis sin kiel dancistino ĉe la Munkena Kortega kaj Nacia Teatro. Ŝi iĝis amatino de la bavaria reĝo Ludoviko la 1-a, kiu donacis al ŝi palacon en Munkeno kaj igis ŝin en 1847 grafino. Portreto pri ŝi ekzistas eĉ hodiaŭ en la galerio de Palaco Nymphenburg.

La ĝeneralaj ribeloj en jaro 1848 kondukis al abdiko de Ludoviko kaj al forpelo de Lola Montez, kiu fuĝis al Svislando kaj fine ŝi veturis al Usono en 1851. Ŝi plenumis tempon ĉe orfosistoj en Kalifornio kaj havis diversajn amaferojn.

Post tri geedziĝoj ŝi mortis malriĉe 1861 en New York.

Literaturo

redakti
  • Cecil St. Laurent: Von Glück und Trauer trunken (OT: Lola Montès). Verlag der europäischen Bücherei H. M. Hieronimi, Bonn 1956 - romana biografio
  • Gerhard Saul, Mut vor Königstronen - Lola Montez und die Münchener Corps, en Einst und Jetzt, Band 19, 1974, S. 98 ff mwN (efikeo je la munkenaj studentaro de 1848)