Lolita (romano)

anglalingva romano de Vladimir Nabokov unue eldonita en 1955

Lolita estas romano de Vladimir Nabokov kiu estis publikigita, por la unua fojo, en 1955. Ĉi tiu romano estas ekde tiu eldono pridisputata. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde. En 1962 la romano estis filmita Lolita (filmo 1962) fare de Stanley Kubrick kaj en 1997 de Adrian Lyne.

Lolita
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vladimir Nabokov
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Loko Francio
Eldonejo Olympia Press
Ĝenro tragikomediometafikcio • confessional fiction • editorial fiction • erotiko • detektiva fikcio
Loko de rakonto UsonoNov-Anglio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr
Knabino en Lolita vestoj

En kulturo kaj parolata lingvo redakti

En aprilo 2000 la franca kantistino Alizée eldonis kaŭze de ĉi tiu romano la kanton "Moi... Lolita" (Mi... Lolita). Ĝi fariĝis granda furorkanto en tuta Eŭropo.

La esprimo "lolita" enradikiĝis kiel frazo kun la signifo juna kaj eĉ tre juna knabino aŭ knabino kiu vestiĝas kaj kondutas en deloga maniero kiu estas malkonvena por ŝia aĝo (t.e., virino sub la aĝo de 18, kies konduto havas seksan signifon).

Tiu esprimo estas uzita iagrade en la pornografia industrio kiel priskribo de bluaj filmoj aŭ ajna pornografia materialo en kiu neplenaĝuloj partoprenas, kiu retrospektive igas la saman materialon kontraŭleĝa kaj malmorala en la okuloj de multaj (ekz., la partopreno de Tracy Lourdes en blua filmoj dum neplenaĝeco).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti