Lominchar [lominĉAr] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Lominchar
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45212
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Pablo Fontelos Díaz
Demografio
Loĝantaro 2 057  (2010)
Loĝdenso 93,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 3° 58′ U (mapo)40.088611111111-3.9630555555556Koordinatoj: 40° 5′ N, 3° 58′ U (mapo) [+]
Alto 645 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Lominchar (Hispanio)
Lominchar (Hispanio)
DEC
Lominchar
Lominchar
Situo de Lominchar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lominchar [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Lominchar en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

Oni ne konas la devenon de la termino "Lominchar". Antikve nomiĝis "Nominchal", ĝis kiam en 1685 oni ŝnaĝis la nomon al "Villanueva de la Sagra" (Nova Vilaĝo). Fine de la 18a jarcento aperas same per tiu nomo aŭ per tiu de Lominchar. Laŭ García Sánchez eble la toponimo estiĝis «pro la ekzisto de serio de malgrandaj "lomas" (montetoj) en la tereno».[1]

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Lomincharejos. La censita populacio en 2010 estis de 2.057 loĝantoj kaj la denseco estas de 93,5 loĝ/km². Dum la tuta 20a jarcento la populacio kreskis nur el 500 al 1,000 loĝantoj, sed nur dum la unua duono de la 21a jarcento ĝi duobliĝis al 2,000 loĝantoj, danke al proksimeco de la ŝtata ĉefurbo Madrido (kaj de la provinca Toledo).

Situo redakti

Lominchar estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 645 m; je 28 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 160,3 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′19″ N 3°57′47″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «sur ebenaĵo».[2] Ĝi apartenas al la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Palomeque, Cedillo del Condado, Recas kaj Chozas de Canales, ĉiuj el tiuj el le provinco de Toledo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio redakti

Juan Antonio López de Zárate y Alvarez de Medina, kavaliro de Santiago, akiris la jurisdikcion super la vilaĝo en 1685 kaj ŝanĝis ties nomon de "Nominchal" laŭ la titolo de sia markisato, "Villanueva de la Sagra", kiel komentite.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Stefano.
  • Ermitejo de la Sanktega Kristo de la Veracruz (vera kruco).

Fiestas redakti

  • 3 de mayo: Cristo de la Veracruz.
  • 16 de julio: Virgen del Carmen.
  • 3 de agosto: San Esteban Protomártir.
  • 12 ó 14 de septiembre: Virgen del Amor Hermoso.

Notoj redakti

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 210, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Vol. XVI, 216 (Villanueva de La Sagra)

Vidu ankaŭ redakti