Fjordo Long Island

(Alidirektita el Long Island Sound)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fjordo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Long Island (apartigilo).

La fjordo Long Island, angle Long Island Sound, plene esperantigebla longinsula fjordo, estas fjordo en la okcidento de la Atlantika Oceano, kiu dividas la insulon Long Island ĉe la orienta marbordo de Nordameriko de la kontinenta parto de Nordameriko, kiu tiuloke plejparte apartenas al la usona ŝtato Konektikuto. La fjordo longas proksimume 177 kilometrojn kaj larĝas ĝis 34 kilometrojn. Averaĝe ĝi profundas 24 metrojn, maksimume 91 metrojn.

situo de la fjordo, norde Konektikuto, sude la insulo Long Island
akvovojoj en Novjorko: 1-e la rivero Hudsono, 2-e la "orienta rivero", 3-e la fina parto de la fjordo Long Island

La plej granda golfeto ĉe la norda bordo de la insulo Long Island nomatas Smithtown Bay, sed krom ĝi ekzistas multaj pliaj, pli malgrandaj golfetoj kaj fjordetoj. Ambaŭ bordoj de la fjordo konektatas per pramŝipoj kaj per submaraj kabloj - diversaj projektoj konstrui ponton super ĝin ĝis nun malsukcesis.

Ĉe la norda bordo de la fjordo, do en Konektikuto, situas interalie la urboj Bridgeport, New London, Stamford, Norwalk kaj New Haven, kaj ankaŭ la urbopartoj Bronkso kaj malgrandparte Kvinzo de Novjorko situas ĉe la fjordo. En sia fina parto la fjordo transiras al la mallarga markolo East River, kiu konsistigas duan, sudokcidentan, ligon de la fjordo al la oceano. Per tiu markolo ŝipveturis la nederlanda navigisto Adriaen Block, kiam li en 1614 ekkonis la fjordon.