Longa DepresioGranda Depresio estas nomoj, kiuj estiĝis en la 1920-aj jaroj, por malpinto de la internacia ekonomia konjunkturo, kiu okazis en la jaroj 1873 ĝis 1896.

La borsokatastrofo en Vieno la 9-an de majo 1873, el: Illustrirte Zeitung (Ilustrita gazeto), Nr. 1564, Leipzig, 21-an de junio 1873

Por tiu situacio en la germana regno kaj en Aŭstrujo-Hungarujo oni uzas ankaŭ la terminon "Gründerkrach" (fondintokraŝo).

Konjunkturo 1873–1896 redakti

Ĝis en la 19-a jarcento agrikulturo havis gravan influon al la konjunkturo, kiu tiel dependis unue de la naturo. Tia dependeco perdiĝis dum la industria revolucio per la faktoroj komerco, industrio kaj financo. Ĉefe pro la rapide kreskanta komerco estiĝis vastarea integro, kaj la antaŭe grande variaj konjunkturoj samiĝis. Kreskoj kaj malkreskoj iĝis internacia fenomenoj. Post longa kreska fazo ekde 1820, la konjunkturo falegis en 1873 unue en Vieno pro la borsokraŝo, poste en la tuta mondo.

En la komencaj 1880-aj jaroj la tendenco kreskis denove antaŭ dua grava krizo, kiu daŭris ĝis 1886. Okazis alia kresko kaj malkresketo post la fiasko de la Barings Bank en 1890. De 1896 la kresko de la ekonomio estis senfala ĝis la komenco de la unua mondmilito en la jaro 1914.

Bibliografio redakti

  • Jörg Fisch: Europa zwischen Wachstum und Gleichheit 1850–1914. Stuttgart 2002, S. 241–242.
  • Joachim Radkau: Nationalismus und Nervosität. In: Wolfgang Hardtwig/Hans-Ulrich Wehler (Hrsg.): Kulturgeschichte heute. Göttingen 1996, S. 284–315, insbesondere S. 295. Google-Book-Search
  • Volker Ullrich: Die nervöse Großmacht 1871–1918. Aufstieg und Untergang des deutschen Kaiserreichs. Frankfurt am Main 1999, S. 41–45.

Vidu anakŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti