Longharverta tamarino

La longharverta tamarino aŭ Liszt-simio (elparolu List-; Saguinus oedipus) estas simio-specio, kiu ricevis sian nomon pro la hararo simila al tiu de la hungara komponisto Ferenc Liszt.

Longharverta tamarino
sistematiko
Ordo: Primatoj (Primates)
subordo: seknazaj simioj (Haplorhini)
parta ordo: novmondaj simioj (Platyrrhini)
Familio: kalitriksedoj (Callitrichidae)
genro: tamarinoj (Saguinus)
specio: Longharverta tamarino
aŭ Liszt-simio (S. oedipus)

Disvastiĝo redakti

La longharvertaj tamarinoj vivas senescepte en nordokcidenta Kolombio.

Priskribo redakti

Ilia specifaĵo estas la longaj, blankaj haroj, kiuj etendiĝas de la kapo tra la ŝultro. La dorso estas bruna, la kruroj kaj la piedoj estas blanke kolorigitaj. La longa vosto estas bruna sur la supra parto, sube ĝi estas nigra.

Vivmaniero redakti

Kiel aliaj ungegaj simioj, ili aktivas tage sur la arboj. Ili preferas la malfermitajn arbarajn areojn kaj malofte aperas en pluvarbaro. Nokte ili dormas en branĉaro, kaj fruvespere, aŭrore ekiras por trovi manĝaĵon.

La bestoj vivas grupe 3-9-ope, kiu grupo konsistas el monogama, dominanta paro, el iliaj idoj kaj junaj bestoj subigitaj. La grupo kontrolas la revieron de 7 ĝis 10 ha, kies limojn ili signas per glandosekreciaĵoj.

Nutrado redakti

Ili manĝas insektojn kaj fruktojn.

Plimultiĝo redakti

La femalo naskas ĉiujare dufoje du idojn post 140-taga graveda tempo. Pri la idoj okupiĝas ĉefe la masklo, ĝi portas ilin sur sia dorso kaj al mamsuĉado al patrino. La seksan maturecon atingas la inbestoj post 18 monatoj, la maskloj post 24 monatoj. La vivdaŭro estas ĉ. 10 jaroj.

Protekto redakti

La longharvetaj tamarinoj vivas sur relativa eta areo en nordokcidenta Kolombio. La detruo de la vivloko, la ĉasado por vendi ilin dombesto danĝerigas ilian ekziston, pro tio ili estas listigitaj kiel danĝerigiaj bestoj.

 



Eksteraj ligiloj redakti