La Longlipa urso (Melursus ursinus), konata ankaŭ kiel Lipurso, estas noktema insektovora specio de urso troviĝanta en naturo ene de la Hindia Subkontinento. La Lipurso evoluis el praula Bruna urso dum la Pleistoceno kaj kunhavas karakterojn troviĝantaj en insektomanĝaj mamuloj tra konverĝa evoluo. La populacio izolata en Sri-Lanko estas konsiderata subspecio. Malkiel bruna kaj nigra ursoj, lipursoj havas pli nesveltajn konstruojn, longajn, harecajn mantelojn kiuj formas leonecan hararon ĉirkaŭ la vizaĝo, longajn, falĉilformajn ungojn, kaj speciale adaptitajn malsupran lipon kaj palaton uzitajn por suĉi insektojn.

Patrino kun ursido surdorse (Daroji Lipursa Rifuĝejo, Barato)
Sloth Bear area.png
Arealo

La Longlipa urso reproduktiĝas dum printempo kaj komenco de la somero kaj naskas ĉe la komenco de la vintro. Ili manĝas koloniojn de termitoj, mielabeloj kaj fruktojn. La Longlipa urso foje atakas homojn kiuj entrudiĝas en ties teritorioj. Historie, homoj draste malpliigis ties habitaton kaj tiele malpliiĝis ties populacion per ĉasado ilin por manĝo kaj produktoj kiaj ties penisosto kaj ungoj. Tiuj ursoj estis uzataj kiel cirkecaj maskotoj pro ties hejmigebla naturo.

Eksteraj ligiloj redakti