Krestibiso

(Alidirektita el Lophotibis)

La KrestibisoMadagaskara ibiso[1] (Lophotibis cristata), konata ankaŭ kiel Madagaskara krestibiso, Blankaflugila ibisoKresta arbaribiso, estas birdospecio de la grupo de ibisoj, nome subfamilio Treskiornitenoj de la familio Treskiornitedoj. La Krestibiso estas la ununura membro de la genro Lophotibis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestibiso
Krestibiso, ĉe Bestoĝardeno de Bronkso, Novjorko, Usono.
Krestibiso, ĉe Bestoĝardeno de Bronkso, Novjorko, Usono.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Lophotibis
Specio: L. cristata
Lophotibis cristata
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Krestibiso

Ĝi estas mezgranda (proksimume 50 cm longa) ibiso de bruna plumaro, tre malhelbruna ĉe kapo (preskaŭ nigreca), pli ruĝecbruna aŭ helbruna en supra dorso kaj pli malhelbruna dorsofine. Ĝi havas nudan ruĝan ĉirkaŭokulan haŭtaĵon ĝis la bekobazo, flaveca beko, ruĝaj kruroj, blankaj flugiloj kaj ties kapo estas parte nuda kun densa kresto de brilverdaj aŭ brilbluaj plumoj kun blankaj aŭ flavecaj pintoj al la nuko, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. La iriso estas bruna. Ĝi estas konfuzebla kun neniu simila specio en sia teritorio.

Ekologio redakti

La Krestibiso estas endemia de ĉiaj arbaroj de Madagaskaro el marnivelo al 2,000 m, nome humidaj norde kaj oriente kaj sekaj sude kaj okcidente. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, araneoj, ranoj, reptilioj, helikoj kaj senvertebruloj. Ĝi estas sekretema specio kiu manĝas sola aŭ pare ĉe fino de valoj de akvorezervejoj aŭ ĉe padoj, el kie rapide kaj brue flugas al kanopeo kaze de ĝenado. Temas pri birdospecio de loĝantaj birdoj, sed eble la orientaj populacioj migras.

La ino kutime demetas tri ovojn en platforma nesto farita el bastonetoj kaj branĉetoj ene de kanopeo kaj 7-15 m supergrunde. Tio okazas komence de la pluvsezono.

Pro pliiĝanta habitatoperdo (ĉefe oriente pro ankaŭ pliiĝanta senarbarigo), limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Krestibiso estis taksata kiel Preskaŭ Minacata ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. La populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 10,000 individuoj, tio estas apenaŭ 6,700 maturuloj. Ĝi ĉeestas kiel disvastigata kaj komuna birdospecio en la tuta insulo.

Subspecioj redakti

Estas du agnoskitaj subspecioj[2], kiuj estas la jenaj:

  • L. c. cristata (Boddaert,1783)
  • L. c. urschi (Louis Lavauden, 1929)

Notoj redakti

  1. Sed tiu nomo utilas ĉefe por la Threskiornis bernieri.
  2. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008). Lophotibis cristata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 05a Novembro 2008. Kriterioj kial tiu specio estas Preskaŭ Minacata
  • Dee, T. J. 1986. The endemic birds of Madagascar. International Council for Bird Preservation, Cambridge, U.K.
  • Langrand, O. 1990. Guide to the birds of Madagascar. Yale University Press, New Haven, Usono.
  • del Hoyo, J.; Elliot, A.; Sargatal, J. 1992. Handbook of the Birds of the World, vol. 1: Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona, Hispanio.
  • Goodman, S. M.; Pidgeon, M.; Hawkins, A. F. A.; Schulenberg, T. S. 1997. The birds of southeastern Madagascar. Field Museum of Natural History, Chicago, IL.
  • Morris, P.; Hawkins, F. 1998. Birds of Madagascar: a photographic guide. Pica Press, Robertsbridge, UK.
  • ZICOMA. 1999. Zones d'Importance pour la Conservation des Oiseaux a Madagascar.

Eksteraj ligiloj redakti