Eduarda fazano

(Alidirektita el Lophura edwardsi)

La Eduarda fazano, Lophura edwardsi, estas birdo de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de la pluvarbaro de Vjetnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eduarda fazano
masklo
masklo
ino en Bestoĝardeno de Bojnice, Slovakio
ino en Bestoĝardeno de Bojnice, Slovakio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. edwardsi
Lophura edwardsi
(Oustalet, 1896)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lophura edwardsi

Aspekto redakti

Gi estas 58–67 cm longa, kun ruĝaj kruroj kaj tre rimarkinda etenda nuda vizaĝa haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj ĝis la beko. La masklo estas ĉefe bluecnigra birdo kun kresto, kaj la ino estas senkoloreca bruna birdo. La alarmalvoko estas puk-puk-puk.

Subspecioj redakti

Tiu specio havas du variaĵojn. La nomiga formo L. e. edwardsi havas blankan kreston kaj supran voston, dum la norda formo L. e. hatinhensis havas varian nombron de blankaj vostoplumoj. Tiu diferenco en la du formoj povas havi kialon je interna reproduktado ĉe limigita fragmenta populacio tie, kaj estis vidata ankaŭ en kaptiteco ĉe L. e. edwardsi. La norda formo foje ricevas statuson de separata specio el kelkaj fakuloj, kiel Vjetnama fazano, Lophura hatinhensis (Vo Quy, 1975).

Statuso redakti

Ambaŭ formoj de Eduarda fazano estas nune listitaj kiel endanĝerita specio, ĉar suferis pro senarbarigo, ĉasado kaj uzado de senfoliilo dum la Vjetnama Milito.

Oni supozas ke tiu specio havas nombrojn nur de 1000-3000 birdoj en naturo, ĉefe de la nomiga formo, sed ĝi estas sufiĉe sekura en kaptiteco, kie ĝi estas subjekto de forloka konservado.

Tiu birdo ricevas sian nomon el la ornitologo Sir Edward Woolridge.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti