Loránd Fenyves
Loránd Fenyves [fenjveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyves Loránd estis hungardevena-kanada violonisto, altlerneja instruisto.
Loránd Fenyves | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1918 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de marto 2004 (86-jaraĝa) en Zuriko |
Ŝtataneco | Kanado (1971–) Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1934) |
Familio | |
Frat(in)o | Alice Fenyves-Rosenberg (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | violonisto muzikinstruisto koncertmajstro universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.lorandfenyves.com |
Loránd Fenyves [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de marto 2004 en Zuriko.
Biografio
redaktiLoránd Fenyves devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Hubay, Leó Weiner, Imre Waldbauer kaj Zoltán Kodály. Post siaj studoj li faris recitalojn en Eŭropo. En 1936 Bronisław Huberman invitis lin partopreni en simfonia orkestro en Palestino, tial li forlasis la landon. En 1940 li estis inter la fondintoj de la palestina konservatorio (aŭ akademio) kaj fondis kvarteton, kiu ekzistis ĝis 1956. En la sekva jaro li translokiĝis al Ĝenevo, kie li gvidis la konatan orkestron "Suisse Romande", krome li instruis en la sama urbo de la konservatorio. En 1966 li translokiĝis al Kanado, kie li estis profesoro de Universitato de Toronto, sed li gvidis kursojn ekzemple en Tokio kaj Madrido. Depost 50-jara foresto li revizitis Hungarion kaj dum la sekva jardeko li faris recitalojn. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1998.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-28. Alirita 2019-02-28 .