Lorenz Friis

dana instruisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lorenz FRIIS (naskiĝis la 23-an de januaro 1904 en Sønderborg, mortis la 11-an de marto 1985 en Arhuzo) estis dana esperantisto kaj instruisto, ekde 1981 Honora Membro de UEA.

Lorenz Friis
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1904 (1904-01-23)
Morto 11-an de marto 1985 (1985-03-11) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Cornelia Friis
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li propagandis kaj gvidis kursojn en Broager en suda Danio kaj la antaŭurbo Aabyhøj, nuntempe antaŭurbo de Arhuzo en meza Danio. En Aabyhøj li ankaŭ fondis Esperanto-klubon. Li estis prezidanto de la ekzamena komitato por Jutlando, redaktoro de la lingva paĝo de Dana Esperanta Gazeto kaj direktoro de Isosek por Danio. Li verkis du Esperantajn lernolibrojn. En 1930 li edziĝis kun Cornelia Lignian, kiu post sia edziniĝo administris Danan Esperanto Eldonejon (Dansk Esperanto-Forlag). Li estis unu el la ĉefkunlaborantoj de la Enciklopedio de Esperanto.

En 1938 aperis lia Store Esperanto-Dansk Ordbog (Granda Esperanto-Dana Vortaro), verkita kun Peter Frey en Aabyhøj ĉe Dansk Esperanto-Forlag (268, [2] p., 20x14 cm). Ĝi estis represita en dua eldono 1953 kaj tria eldono 1969 kaj restis la plej multe uzita siaspeca ĝis apero de la moderna de Eckhard Bick en 1990.

En aprilo 1937 aperis jena anonco en la gazeto La Juna Vivo:

INTERNACIAJ FERIAJ ESPERANTO-KURSOJ en Helsingør, Danlando: Prezo: La restado dum unu semajna kurso kostas entute nur 18 gld. (kotizo, manĝo kaj loĝo en dupersona ĉambro). Petu informojn ĉe: S.ro L. Friis, Thyrasvej 15, Aabyhøj, Danlando.[1]

Fontoj redakti

  1. La Juna Vivo, aprilo 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 21.

Eksteraj ligiloj redakti