Lorenco Umling (filo)

(Alidirektita el Lorenz Umling (filo))
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lorenz UMLING la pli juna, naskiĝinta en 1742 (?) en Kluĵo, mortinta tie en 1794, estis saksa pentristo kaj lignaĵisto. Li estis filo de Lorenco Umling la pli aĝa kaj patro de Laurentius Umling, ambaŭ konataj lignaĵistoj.

Lorenco Umling
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1794 (1794-01-01)
Familio
Patro Lorenco Umling (patro)
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Kasona plafono de Lorenz Umling, en Văleni

Biografio redakti

En 1763 Umling estis registrita en la dokumentoj de Kluĵo kiel "Laurentius Umling Szász Arcularius" kaj iĝis membro de la lignaĵista gildo. En 1775 li iĝis skribisto de la gildo. Konata verko lia estas la kasona plafono de la kalvinana preĝejo en Văleni. Por la reformita preĝejo de Șintereag li kreis pentritajn benkojn. [[Kategorio:Hungaraj pentristoj] ]