Laureys a Castro

(Alidirektita el Lorenzo A. Castro)

Laureys a Castro kaj antaŭe Lorenzo a CastroLawrence Castro[1] estis flandra pentristo de maraj pejzaĝoj kaj portretoj kiu estas konata ĉefe pro sia laboro farita en Anglio ĉirkaŭ inter 1672 kaj 1700. Li estis konsiderita kiel ĉefa marpentristo en Anglio. Lia familio estis de portugala deveno kaj estis setlinta en Antverpeno ŝajne por fuĝi la persekutadon de Judoj dum la Portugala Inkvizicio de la komenco de la 1600-aj jaroj. Ankaŭ lia patro estis pentristo.

Laureys a Castro
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1644 (1644-03-20)
en Antverpeno
Morto 1-an de januaro 1700 (1700-01-01) (55-jaraĝa)
en Anglio
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Nederlandaj ŝipoj en agitita maro.

Laŭ la maraj temoj de liaj pentraĵoj, li plej verŝajne veturis kaj vizitis multajn Mediteraneajn havenojn kiaj Lisbono, Ĝenovo, Malto kaj Sicilio. Ĉirkaŭ 1670-72 li setlis en Anglion kie li estis aktiva kiel mara kaj portreta pentristo kiu laboris ĉefe laŭ mendo.[2]

Notoj redakti

  1. Pliaj nomovariaĵoj: Lorenzo a Castro, L. Castro, L. A. Castro, L. A. de Castro, Lorenzo da Castro, Lorenzo de Castro, Laurens y Castro
  2. Lorenzo A. Castro (Antwerp, active 1672-1686), A Mediterranean harbour with Turks and Orientals bringing goods ashore, three galleys and a man-o'-war at anchor at Christie’s [1] Alirita la 25an de Majo 2018.