Lorenzo SCUPOLI (naskiĝinta Francesco ĉ. 1530 en Otranto, mortinta la 28-an de novembro 1610 en Napolo) estis itala pastro romkatolika, ano de la ordeno de la teatinanoj kaj verkisto asketisma.

Lorenzo Scupoli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1530 (1530-01-01)
en Otranto
Morto 28-an de novembro 1610 (1610-11-28) (80-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo verkistofilozofo • katolika sacerdoto • teologo
Verkoj Q107315220
vdr

Vivo redakti

Pri la unuaj kvar dekoj da vivojaroj de Scupoli nenio konatas. Scupoli eniris en 1569 en la aĝo de 40 jaroj la tiam ankoraŭ junan ordenon de la teatinanoj kaj ricevis la nomon monaĥan Laurentius. En 1577 li ordinitis sacerdoto. Li estis disĉiplo de Andrea Avellino kaj de Girolamo Ferro kaj ŝatatis kiel konfesprenanto. Pro kalumnioj li relaikiĝis kaj suspenditis de animzorgado en 1585. Poste, vivante en izoleco, li skribis Certamen spirituale (titolo de la unua itala eldono de 1589: Il combattimento spirituale), kiun ege ŝatis sankta Francisko el Sales: ĝi tradukitis en plurajn lingvojn kaj havis multajn eldonojn. En la jaro de la morto de Scupoli jam presitis 60 eldonoj de ĝi.

Lia ordeneniro akceptitis nur post pluraj petoj en la 4.6.1569. Instruisto de la novicoj estis la grava ordenano kaj sanktulo Andrea Avellino. En la 25.1.1571 Scupoli sentis demeti la vestojn de la malnova homo kaj alivestiĝi je nova: ĉar la saman tagon li ŝanĝis nomon sian. Li estis en la monaĥejoj de Piacenza, Milano, Ĝenovo, Venecio, Padovo kaj Romo kunlaborante i.a. en reformlaboroj kiujn iniciatis sankta Karlo Boromeo en Milano; Scupoli ankaŭ tre engaĝiĝis por siaj samordenanoj, malsanuloj kaj afliktitoj. La unua presita eldono de verko lia estis anonima; tradukoj de ĝi estis i.a. en la rusan, araban, ĉinan, japanan. Lia verko kompareblas al la Spiritaj ekzercoj de Ignaco Lojola. La nova soldato, sub la influo de kontraŭreformacio, invitatas direkti la glavon kontraŭ si mem por plibonigi sin unue. En 1599 Scupoli revenis al la domo ordenana en Napolo kie li pasigis la lastajn jarojn kune kun Andrea Avellino, la muzikisto Pietro Paolo Stella kaj la arĥitekto Francesco Grimaldi. Samtempuloj gravaj en Napolo estis Carlo Gesualdo princo de Venosa, Giovan Battista Manso, Giovan Battista Marino, Michelangelo Merisi da Caravaggio.

Verkoj redakti

Literaturo redakti

  • Helmut Erharter: "Scupoli, Lorenzo". Ĉe: Josef Höfer, Karl Rahner (eldd.): Lexikon für Theologie und Kirche. Dua eldono. Volumo 9. Herder, Freiburg im Breisgau 1964, kol. 554.

Eksteraj ligiloj redakti