La Valo de Ancares estas tradicia komarko de Hispanio en la nordokcidenta pinto de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, kiu koincidas kun la municipa teritorio de Candín (aktuale parto de la komarko Bierzo), kaj kiu en la dua duono de la 20-a jarcento nomis teritorion pli ampleksan nomita Los Ancares, kies plej larĝsenca konsidero enhavas aliajn partojn de Bierzo en Leono, el Navia de Suarna ĝis Piedrafita del Cebrero en la oriento de Lugo (Galegio), kaj parton de Ibias sudokcidente de Asturio.[1][2]

Valo Ancares
Tipa "palloza" en Balboa. Nune trinkejo kaj restoracio.

Temas pri montara areo, malfacile alirebla ĝis fino de la 20-a jarcento, kiu retenis proprajn kutimarojn, arkitekturon kaj parolmanieron. Ĝi estas inter du basenoj, nome tiu de la rivero Sil kaj tiu de la rivero Navia, separataj per la Montoj Ancares inter la montopasejoj Ancares (1670 m s.m.) norde kaj Portelo (1068 m s.m.) sude.

Bruna urso
Urogalo

La arbara faŭno, kiu alternas vivon inter makiso kaj ĉefe en arbaro, estas eble plej notinda, kun eventuala esto de bruna urso kaj de kantabra urogalo, kiu ŝajne malaperis de la Leona areo. Aliaj mamuloj kiel vespertoj Myotis mystacinus kaj Myotis alcathoe, birdoj kiel la vespobuteo kaj la nigra pego, amfibioj kiel la rano Rana iberica kaj senvertebruloj kiel la interesaj pulmo-moluskoj Elona quimperiana kaj Geomalacus maculosus, kaj insektoj kiel la cervoskarabo, kaj la Apolono-papilio kompletigas la reprezentadon de elstaraj specioj kiuj estas ligataj al la arbaro.[3][4]

Notoj redakti

  1. Alonso González, J.M. (2003)
  2. Serrano, S. (1996)
  3. «Sierra de los Ancares, ES4130010». NATURA 2000 - STANDARD DATA FORM. Konsultita la 29an de marto 2021.
  4. «Ancares - Courel, ES1120001». NATURA 2000 - STANDARD DATA FORM. Konsultita la 29an de marto 2021.

Bibliografio redakti

  • Alonso González, Joaquín Miguel (2003). Ancares, part of León but so much more!. León: Diputación Provincial de León. p. 48. ISBN 84-89716-95-1.
  • Fontán, Domingo (1845). Carta geométrica de Galicia dividida en sus provincias de Coruña, Lugo, Orense, Pontevedra y subdividida en partidos y ayuntamientos.
  • García Barba, Ignacio (1994). Itinerarios por Los Ancares. León: Ediciones Lancia. p. 83. ISBN 84-8177-011-6.
  • Madoz, Pascual (1845). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar II. Madrid: Estudio literario-tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. p. 618. Consultado el 7 de febrero de 2013.
  • Varela, José kaj Xurxo Lobato (1994). Ancares. La Coruña: Fundación Caixa Galicia. p. 200. ISBN 84-605-1505-2.