Los Angeles Times estas ĉiutaga ĵurnalo kiu estis publikigita en Los Angeles, Kalifornio, Usono, ekde 1881. Ĝi estas la kvara plej cirkulanta inter la ĵurnaloj de Usono, kaj estas la plej granda gazeto el Usono kiu ne havas sian sidejon sur la orienta marbordo.[1] Tiu gazeto estas konata pro sia traktado de temoj kiuj estas partikulare interesaj sur la usona okcidenta marbordo, kiel enmigraj tendencoj kaj naturaj katastrofoj. Ĝi ricevis pli ol 40 premiojn Pulitzer pro ties traktado de tiuj kaj aliaj temoj. Je la 18a de Junio, 2018, posedo de la ĵurnalo estis kontrolita de Patrick Soon-Shiong, kaj la ĉefredaktoro estis Norman Pearlstine.

Los Angeles Times
emblemo
Historia konstruaĵo de Los Angeles Times, vidita el la angulo de la stratoj 1a kaj Spring.
Historia konstruaĵo de Los Angeles Times,
vidita el la angulo de la stratoj 1a kaj Spring.
taggazetogazeto
Komenco 1881 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Situo Los-Anĝeleso
Membro de California Newspaper Publishers Association vd
Posedata de Patrick Soon-Shiong • Tribune Publishing vd
Agokampo dissenda televido
Retejo Oficiala retejo
vdr

En la 19-a jarcento, la gazeto estis konata pro sia civitana lokismo kaj opozicio al sindikatoj, kio kondukis al fakto ke oni bombis ties sidejon en 1910. La gazeta profilo ege kreskis en la 1960-aj jaroj sub la eldonisto Otis Chandler, kiu adoptis pli nacian fokuson. Pli ĵuse, la legantaro de la ĵurnalo malpliiĝis kaj ĝi suferis serion de ŝanĝoj de posedantoj, reduktojn de laboristaro, kaj aliajn polemikojn. En Januaro 2018, la laboristaro voĉdonis por sindikatiĝi, kaj en Julio 2018 la gazeto translokiĝis el sia historia urbocentra sidejo al instalaĵo proksima al la Losanĝelesa Internacia Flughaveno.

Notoj redakti