Los Balbases [losbalBAses] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga.

Los Balbases
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09119
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 4° 4′ U (mapo)42.215-4.0622222222222Koordinatoj: 42° 13′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 812 m [+]
Areo 64,366 km² ( 643 6.6 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Balbases (Provinco Burgoso)
Los Balbases (Provinco Burgoso)
DEC
Los Balbases
Los Balbases
Situo de Los Balbases
Los Balbases (Hispanio)
Los Balbases (Hispanio)
DEC
Los Balbases
Los Balbases
Situo de Los Balbases

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Balbases [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 64,366 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 321 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 920 el 1900-aj jaroj.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2005 2006
407 391 341 348 354 346

Ĝi distas 44 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Castrojeriz, Villaquirán de la Puebla, Iglesias, Tamarón, Villaquirán de los Infantes, Villazopeque, Vallejera, Revilla Vallejera kaj Villaverde-Mogina.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Milano.
 
Preĝejo de Sankta Stefano.
 
Turo de la preĝejo de Sankta Stefano.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis rezidejo de nobeloj, el kio restas blazondomoj, preĝejoj kaj arkoj el la muregoj.

Arenillas de Riopisuerga formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos, dum la periodo inter 1785 kaj 1833; en el Censo de Floridablanca de 1787, estis jurisdikcio de senjorlando estante la Markizo de Los Balbases ordinara urbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Milano kaj de Sankta Stefano, Etnologia Muzeo kaj Religiarta Muzeo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti