Los Gallardos estas hispana municipo apartenanta al Andaluzio kaj al provinco Almerio. Ĝi lokas en okcidento de tiu, en subkomarko Bajo Almanzora (Malsupra Almanzoro) en la komarko Levante Almeriense. La municipo limas al Antas, Vera, Turre kaj Bédar, je 79 km de la provinca ĉefurbo, Almerio.

Los Gallardos
hispane: Los Gallardos
vilaĝo
Kirko en Los Gallardos
Flago
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Provinco Almerio
Komarko Levante Almeriense
Supermara alteco [1]
Koordinatoj 37° 10′ 10″ Nordo 1° 56′ 24″ Okcidento / 37.169521 °N, 1.940058 °U / 37.169521; -1.940058 (mapo)
Areo 34,91 km² (3 491 ha)
Loĝantaro 2 794 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 04280[2]
ISO 3166-2:ES ES-AL
Los Gallardos (Hispanio)
Los Gallardos (Hispanio)
DEC
Situo de Los Gallardos enkadre de Hispanio
Los Gallardos (Almerio)
Los Gallardos (Almerio)
DEC
Situo de Los Gallardos enkadre de Provinco Alakanto
Vikimedia Komunejo: Los Gallardos
Retpaĝo: http://www.losgallardos.es/
Map
vdr

Ĝia loĝantaro konsistis el 2794 personoj en la jaro 2019. La areo de la municipa teritorio estas de 35,1 km² kun loĝdenseco de 80,94 loĝ/km².[3][4] Post Huércal de Almería, Arboleas kaj Roquetas de Mar, Los Gallardos estas la 4a inter la municipoj de plej granda demografia kresko de la provinco Almerio, inter 1996 kaj 2006, periodo en kiu la kreskindico estis de 78%.

Historio redakti

La nomo de la municipo estas de familinomo, kiu aperas en dokumentoj jam en la 16a jarcento. La nuna setlejo estis formita pere de minekspluatado de Sierra Almagrera komence de la 19a jarcento kaj tuj tiu domaro iĝis la plej grava de la teritorio de Bédar, al kiu ĝi apartenis ĝis aŭgusto 1924, kiam ĝi sendependiĝis.

Kiam minado eniris en krizo, estis la agrikulturo ĉefa ekonomia rimedo. Dekomence ĝi estis por propra konsumo, sed ekde la 1970-aj jaroj kiam instaliĝis la multnacia entrepreno Pascual Hermanos, de Águilas, en la municipo, la kultivo de tomatoj iĝis la komenco de la nunaj grandaj plantejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Los Gallardos en Vikimedia Komunejo

Notoj redakti