Los Villares [losbiĜAres] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Los Villares
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 079  (2023) [+]
Loĝdenso 69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 41′ N, 3° 49′ U (mapo)37.689166666667-3.8183333333333Koordinatoj: 37° 41′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 637 m [+]
Areo 88 km² (8 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Villares (Provinco Ĥaeno)
Los Villares (Provinco Ĥaeno)
DEC
Los Villares
Los Villares
Situo de Los Villares
Los Villares (Hispanio)
Los Villares (Hispanio)
DEC
Los Villares
Los Villares
Situo de Los Villares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Villares [+]
vdr
Los Villares en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 88,63 km2 kie loĝas 6 014 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 67,78 loĝ./km2.

Los Villares situas sur la sudo de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la sudokcidento de la provinco. Estas sur 541 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de montaraj olivarbaroj je 9 km sude de la provinca ĉefurbo Ĥaeno. La proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ĝia klimato ne tro varma somere konvertas ĝin en unu de la ĉefaj lokoj por somerdomoj de ĉefurbanoj. Ene de la urba kerno kuniĝas la rivero Eliche kun la rivero Frío (Malvarma).

Historio redakti

En la areo oni trovis rokpentraĵojn kiuj atestas pri frua homa setlado. Estis restaĵoj ankaŭ de iberoj, romianoj kaj araboj. En la komenco de la 16a jarcento la municipo estis komponita nur de disaj kampardomoj. La vera fondo okazis en 1539 en tempo de Karolo la 5-a. Tiam estis ĉefe du domarkernoj, unu supra kaj unu malsupra; de la kunigo devenis la pluralo de la nomo.

Ekonomio redakti

 
Geologia formacio de Las Cimbras

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la kultivo de la olivarboj sen irigacio, kiu produktas fajnan altkvalite fajnan olivoleon. En Los Villares estas du gravaj oleproduktaj kooperativoj, nome 'San Isidro Labrador' kaj 'Sierra de la Pandera', kaj olivmuelejo, nome 'Almazara Jiménez'. Menciindas entreprenaj iniciatoj en la lastaj jaroj; ekzemple enboteligo de minerala akvo en la elfluejo de rivero Frío, la produktado de kolbasoj altkvalitaj kaj de fabrikado duonartmetia. Menciindas ankaŭ la artmetio de vimeno nome Los Villares, kiu estas la dua enspezofonto de la municipo kaj nura formulo de diversigo de la agrara enspezo. Estas ankaŭ artmetio de esparto kaj de aliaj vegetaĵaroj kiel bukso, genisto kaj olivarbranĉo. Estas ankaŭ brutobredado de ŝafoj kaj bovoj sed nur duonrange.

Vidu ankaŭ redakti