Losentse

Losentse estas svisa torento en Valezo, dekstra alfluanto de Rodano.

Ĝi estas unuiĝo de du brakoj. Unu fontas el lageto tiel nomata Lac de la Forclaz (altitudo 2 500 metroj), la alia de la deklivo de Grand Muveran.

Post fluo de 9 km, ĝi alfluas Rodanon ĉe la urbo Saint-Pierre-de-Clages, komunumo de Chamoson.