Lot
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT. |
Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].
Lot | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 46 |
Prefektejo | Cahors |
Subprefektejoj | Figeac Gourdon |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Serge Rigal |
Prefekto | Catherine Ferrier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 173 758 (2013) |
Loĝdenso | 33,3 loĝ./km2 |
Areo | 5 217 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 326 |
La departemento enhavas 326 komunumojn.
GeografioRedakti
Lot havas limojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
EkonomioRedakti
Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de ĝia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
Turismo kaj kulturoRedakti
Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio: Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.
- Aliaj urboj: Figeac, Gourdon (subĉefurboj, france sous-préfectures), Aynac, Bretenoux, Cajarc, Saint-Céré.
- Aliaj vilaĝoj inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio”: Autoire, Cardaillac, Carennac, Lacapelle-Marival, Loubressac, Saint-Cirq-Lapopie
Notoj kaj fontojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.