Malfermi la ĉefan menuon

Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio)

Lotaro la 3-a, germane Lothar von Supplinburg (naskiĝis ĉirkaŭ 1060, mortis la 4-an de decembro 1137 apud Breitenwang/Distrikto Reutte) estis germana duko el la dinastio de la Supplinburg-oj kaj poste imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Lotaro la 3-a
Sankta Romia Imperiestro
Lotar III.JPG
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Konrado la 3-a
Persona informo
Devena nomo Lothar von Supplinburg
Lothar von Süpplingenburg
Naskiĝo ĉirkaŭ 1060
en Unterlüß
Morto 3-an de decembro 1137 (1137-12-03)
en Breitenwang
Tombo imperia katedralo de Königslutter [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio dinastio Supplinburg [#]
Patro Gebhard of Supplinburg [#]
Patrino Hedwig of Formbach [#]
Gefratoj Simon I, Duke of Lorraine • Gertrud of Lorraine [#]
Edzino Richenza de Northeim [#]
Idoj Gertrude of Süpplingenburg [#]
Parencoj Henriko la FieraHenriko la Leono [#]
Profesio
Okupo aristokrato • reganto [#]
Duko de Saksio
Regado 1106–1137
Antaŭulo Magnus de Saksio
Sekvanto Henriko la Fiera
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg
Regado 11251137
ekde 1133 imperiestro
Antaŭulo Henriko la 5-a
Sekvanto Konrado la 3-a
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Sarkofago de Lotaro

VivoRedakti

Danke al edzinigo de Richenza, nepino de Oto el Northeim, li ricevis grandan heredon en 1100. En 1105 li partoprenis la ribelon de duko Henriko la 5-a kaj ricevis en 1106, post ties tronpreno en 1106, Saksion. Sed eĉ kontraŭ Henriko li pli malfrue ribelis kaj venkis kontraŭ la imperiestraj trupoj la 11-an de februaro 1115 apud Welfesholz. Lotaro ekregigis perforte la grafon Konrad von Wettin en 1123 en la Markio Meißen, Wigbert kaj Albrecht von Stade en Orienta Markio. La pro imperiestra ordono atakantajn taĉmentojn de Vladislavo de Bohemujo kaj Oto de Moravio li sukcese repuŝis. Post la morto de imperiestro Henriko la 5-a, ne respektante la pretendojn de duko Frederiko de Ŝvabio, li estis elektita fare de ĉefepiskopo Adalberto de Majenco kaj la papa legato la 30-an de julio 1125 reĝo. Rekompence Lotaro devis cedi al la ekleziulo tute liberan balotorajton kaj lasi diversajn feŭdojn al ili. Por malfortigi sian plej akran malamikon Lotaro postulis de la Ŝtaŭfoj (heredantoj de Henriko) la regnajn bienojn kiujn la Salioj estis unuigintaj kun siaj propraj bienoj. Krome li proskribis dukon Frederiko en 1126 kiam tiu ĉi rifuzis agi laŭplane. Per la edziniĝo de la filino Gertrud, la heredontino de la bienoj supplinburgaj, northeim-aj kaj malnovbrunsvigaj, al Henriko la Fiera (Bavario) en 1127, la Velfoj iĝis liaj aliancanoj kiel ankaŭ la Zähringer-oj (ili ricevis Superan Burgundion). Lotaro ekigis la batalon kontraŭ la Ŝtaŭfoj kiu iĝis sukcesa por li.

En 1132 li iris al Romo kie li ricevis la imperiestran kronon el la manoj de papo Inocento la 2-a kiun Lotaro rekondukinta estis al Romo. Krome li ricevis la t.n. Matildajn heredajn bienojn (en Toskanio, Lombardio, Emilio) de li kiel feŭdaĵojn. Intertempe militis Henriko la Fiera kontraŭ la ŝtaŭfaj fratoj Frederiko kaj Konrado la 3-a tiom sukcese ke Frederiko submetis sin al la imperiestro Lotaro ĉe la imperia dieto de Bamberg (18-a de marto 1135) kaj Konrado la 30-an de septembro dum la Princotago de Mulhouse.

La regadon super la slavaj princoj de ĉe Balta Maro disde Elbo ĝis la landlimo poluja li fundamentigis per la venko kontraŭ la Luticioj (1131) kaj la apogo de novaj misiejoj tiulokaj. La kuraĝa Alberto la Urso ricevis la Nordan Markion en 1134. Duko Boleslavo la 3-a de Pollando ovaciis Lotaron pro gajno de Pomerio kaj Rügen (1135) kaj Erich von Schleswig ricevis samtempe en Magdeburg el la manoj lotaraj la danan kronopretendon. En 1136 Lotaro militiris denove trans la Alpoj kaj venkis la urbojn de Lombardio. Li organizis fortimpresan dieton (11-a de novembro 1136) tie kaj forpelis reĝon Roĝero el Malsupra Italujo. Sed ribelo ene de la soldataro malebligis la submeton de la tuta lando kiel ankaŭ kverelo kun papo Inocento la 2-a. Hejmenmarŝante li mortis. Mortante li ankoraŭ donacis al la bofilo Henriko la Duklandon Saksio kaj postlasis por li la regnajn insignojn. Li estis entombigita en Königslutter en monaĥejo donacita de li.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 727-728, kio legeblas tie ĉi interrete.