Lou Gehrig

usona basbalisto

Henry Louis GEHRIG (naskita Heinrich Ludwig Gehrig, 19-an de junio 1903 - 2-an de junio 1941) estis usona unua-bazulo kiu ludis dum 17 sezonojn en la Grandaj Ligoj de Basbalo (usone Major League Baseball, MLB) por la Novjorka teamo, la Jankioj, ekde 1923 ĝis 1939. Gehrig estis konata pro sia lerteco kiel batulo kaj por lia daŭro, kio gajnis al li sian alnomon "Ferĉevalo" (angle, Iron Horse). Sep sinsekvaj fojoj oni nomis lin unu el la "ĉiosteluloj" (angle, all-stars) por ludo inter la du gajnintaj usonaj teamoj de la Amerika Ligo kaj de la Nacia Ligo; unufoje li estis la gajninto de la triobla krono; dufoje la Amerika Ligo nomis lin la plej elstara ludanto; kaj sesfoje li estis ano de ĉampionaj teamoj en la nordamerika sed tiel-nomita Monda Serio. Li havis karieran 0.340 trafaveraĝon, 0.632 bazaveraĝon, kaj 0.447 surbazaveraĝon. Li trafis 493 kvaropojn kaj produktis 1,995 poentojn. En 1939, li estis elektita al la Basbola Halo de Famuloj kaj estis la unua ludanto en la usonaj Grandaj Ligoj kies uniformnumero (4) estis retiriĝita de lia teamo.

Lou Gehrig
Persona informo
Lou Gehrig
Naskiĝo 19-an de junio 1903 (1903-06-19)
en Manhatano
Morto 2-an de junio 1941 (1941-06-02) (37-jaraĝa)
en Riverdale
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per amiotrofa lateralsklerozo vd
Tombo Kensico Cemetery vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Familio
Edz(in)o Eleanor Gehrig vd
Profesio
Okupo basbalisto vd
Laborkampo sporto vd
Aktiva dum 15-a de junio 1923–30-a de aprilo 1939 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr