Lou Harrison

usona komponisto

Lou Silver HARRISON, usona komponisto, naskiĝis en Portlando (Oregono, Usono) je la 14-a de majo, 1917, kaj mortis en Lafayette (Indianao, Usono) je la 2-a de februaro, 2003.

Lou Harrison
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1917 (1917-05-14)
en Portlando
Morto 2-an de februaro 2003 (2003-02-02) (85-jaraĝa)
en Lafayette
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Lou Harrison
Okupo
Okupo komponistoesperantistomuzikkritikistoĵurnalisto
vdr

Harrison estas aparte rimarkinda pro la enmeto de elementoj de la muziko de ne-okcidentaj kulturoj en siajn komponaĵojn. Li uzis muzikilojn kiuj estis faritaj el stanaj skatoloj kaj aliaj materialoj. La plejparto de liaj komponaĵoj estis skribitaj per natura gamo anstataŭ temperita gamo. Harrison estas unu el la plej gravaj komponistoj kiuj verkis kun mikro-tonoj.

Biografio redakti

Kiam li estis infano, la familio translokiĝis en Kalifornion, loĝante pli-malpli ĉiujare en nova urbo.

Lin multe influis azia (precipe indonezia) muziko, kaj li komponis por indoneziaj instrumentoj kaj por porokazaj aŭ hazardaj instrumentoj (ekzemple aŭto-bremsoj).

En 1943, Harrison transloĝiĝis en la urbon Novjorko, kie li laboris kiel muzika kritikisto. Tie li renkontis Charles Ives kaj atentigis la muzikan mondon pri tiu artisto. Li ankaŭ antaŭenigis la muzikon de aliaj usonaj komponistoj inkluzive Edgard Varèse, Carl Ruggles kaj Alan Hovhaness. Poste li instruis ĉe Kolegio Nigra Monto. En 1947, li suferis nervan paneon kaj transloĝiĝis reen en Kalifornion.

Ekzistas biografiaj filmoj pri li: “Cherish, Conserve, Consider, Create”: 27-minuta filmo de Eric Marin kaj “A World of Music”, 92-minuta filmo de Eva Soltes[1].


Lou Harisson kaj Esperanto redakti

Li estis esperantisto kaj donis Esperantajn titolojn kaj tekstojn al pluraj siaj verkoj, interalie La Koro Sutro[1] (1973; havebla en KD aŭ aŭskultebla dise tra la Interreto). Li verkis ankaŭ poezion, inkluzive en Esperanto. Krome li estis kaligrafo kaj kreis litertiparojn.

Bibliografio redakti

  • Bill Alves, “Lou Harrison, American Musical Maverick”

Eksteraj ligiloj redakti

redakti

Nekrologo de la usona komponisto kaj esperantisto David Gaines el la numero de marto 2003 de la revuo Esperanto de UEA.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 A world renowned american musical pioneer, maverick, composer, out and proud gay man, and gentle queer spirit, Lou Silver Harrison was part of our Santa Cruz LGBTQ+ community for over 40 years (mondrenoma usona muzika pioniro, forvaginto, komponisto, senkaŝa kaj fiera geja viro, milda kuraĝa spirito, Lou Silver Harrison estis parto de nia LGBTQ+- komunumo en Santa Cruz dum pli ol 40 jaroj), parto 2 de 5, Lou Harrison Centennial Birthday Celebration, diversitycenter.org, 1917-2017