Louis-Auguste de Bourbon

Louis-Auguste de BOURBON, duko de Maine, duko de Aumale, princo de Dombes kaj grafo de Eu (naskiĝis la 31-an de marto 1670 en Saint-Germain-en-Laye - mortis la 21-an de majo 1736 en Sceaux) estis unu el la eksteredzaj filoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj de lia amantino Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (alinomata Madame de Montespan).

Louis-Auguste de Bourbon
Persona informo
Louis-Auguste de Bourbon
Naskiĝo 31-an de marto 1670 (1670-03-31)
en Kastelo de Saint-Germain-en-Laye
Morto 14-an de majo 1736 (1736-05-14) (66-jaraĝa)
en Castle of Sceaux
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Louis-Auguste de Bourbon
Familio
Dinastio Burbonoj vd
Patro Ludoviko la 14-a vd
Patrino Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart vd
Gefratoj Louis Antoine de Pardaillan de Gondrin • Maria-Terezo de Francio • Louise Marie Anne de Bourbon • Marie Christine de Pardaillan de Gondrin • Princess Marie Anne of France • Anno-Elizabeto de Francio • Françoise Marie de Bourbon • Louise Françoise de Bourbon • Marie Anne de Bourbon • Philippe Charles, Duke of Anjou • Louis, Count of Vermandois • Louis César, Count of Vexin • Louis François, Duke of Anjou • Louis Alexandre de BourbonLudoviko de Francio vd
Edz(in)o Louise Bénédicte de Bourbon vd
Infanoj Louis Auguste, Prince of Dombes • Louis Charles, Count of Eu • Louise Françoise de Bourbon, Mademoiselle du Maine • unknown daughter de Bourbon • Louis Constantin de Bourbon, Prince de Dombes • unknown daughter de Bourbon • Carles de Borbó vd
Profesio
Okupo aristokrato • oficiro vd
Laborkampo militaj aferoj • mililtarto • artillery vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Louis-Auguste de Bourbon

Ekde sia naskiĝo, Louis-Auguste estis prizorgita de Françoise d'Aubigné (estonta markizino de Maintenon), kiu jam zorgis pri lia pliaĝa frato. Françoise d'Aubigné tre ŝatis la junan knabon, kaj tio helpis lin multege dum la reĝado de Ludoviko la 14-a. Li estis agnoskita en 1673, kaj transloĝiĝis al la reĝa kortego de Versailles en 1674, kune kun siaj fratoj kaj sia guvernistino.

Je la 19-a de majo 1692, li edziĝis Anne-Louise Bénédicte de Bourbon-Condé. Li havis kun ŝi sep infanojn, sed neniu el tiuj ĉi generis idon.

En 1714, Ludoviko la 14-a subskribis edikton, laŭ kiu Louis-Auguste kaj siaj idoj povis heredi la francan kronon se la legitima princo (la estonta Ludoviko la 15-a) forpasus.

La Regenteco (1715-1723), en la historio de la Reĝlando Francio, antonomazie referencas al la periodo de regenteco instalita post la morto de Ludoviko la 14-a (1a de septembro 1715) pro troa juna aĝo de lia nomunita heredanto: nome Ludoviko la 15-a, kiu tiam havis nur 5 jarojn kaj 9 monatojn. Tiu periodo estas markita per la enpovigo de Filipo, duko de Orleano, princo laŭ sango (el reĝa familio), malprofite por Louis-Auguste, duko de Maine, nur eksterleĝa filo de la reĝo, kio okazigis ian agitadon de la kortego.

Vidu ankaŭ redakti