Louis-Nicolas Vauquelin
Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) (n. en Saint-André-d'Hébertot, Normandio, Francio, en la 16-a de majo 1763 - m. en Saint-André-d'Hébertot, Normandio, Francio, en la 14-a de novembro 1829) estis franca kemiisto, apotekisto kaj malkovrinto de la kemiaj elementoj Kromio (1797) kaj Berilio (1798). Li estis profesoro en la Medicina Fakultato de Parizo, kaj sukcedis al Antoine François de Fourcroy (1755-1809). Li ankaŭ malkovris la pektinon, la Malikan Acidon (HO2CCH2CHOHCO2H), krom izoli la kamforatan acidon ( C10H16O4) kaj la Ĥinatan acidon (C7H12O6).
Biografio
redaktiVauquelin komencis labori kiel apoteklernanto en Rueno. Inter 1783 kaj 1791, li fariĝis prilaboratoriasistanto de Antoine-François de Fourcroy, kun kiu li kunlaboris. En 1791, li membriĝis al la franca Akademio de Sciencoj, kaj, en 1795, li nomumiĝis profesoro pri kemio en la Minlernejo. En 1799, li publikigis "Manuel de l'essayeur"[1], kies rezulto estis ofico kiel eksperimentisto en monfarejo, en 1802, krom posteno kiel profesoro pri kemio en la Universitato de Parizo, en 1809.
Vauquelin famiĝis kiel malkovrinto de la elementoj Kromio kaj Berilio. En 1797, kiam li faris eksperimentojn kun ruĝa plumba mineralo el Siberio, konata kiel krokoito[2], li izolis la novan elementon kromion, tiele nomata dank'al ties kombinaĵoj tre kolorplenaj. Martin Klaproth plenumis similan malkovron iom poste. En la sekvanta jaro, li izolis novan elementon en la mineralo berilo. Principe, li nomis ĝin "glucinum" dank'al dolĉeco de ties komponaĵoj, sed pli malfrue tiu nomo ŝanĝiĝis je berilio. Dum iom da tempo, li sukcesis likvigi la amoniakon sub atmosfera premo. En 1806, li, kunlabore kun Pierre Jean Robiquet (1780-1840), estonta malkovrinto de la alizarino[3], unue izolis la aminoacidon asparaginon el la asparago. En 1816, li elektiĝis kiel membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio.
La planta genro "Vauquelinia" nomitas liaomaĝe, same kiel la mineralo "vauquelinito", malkovrita en la sama minejo de la krokoito, el kiu Vauquelin ekstraktis la kromion.
Selektita verkaro
redakti- Instruction sur la combustion de végetaux. 1794, (Untersuchung von Tabakrückstand)
- Manuel de l’essayeur, Tour 1799 kaj 1812
- Dictionnaire de chimie et de metallurgie. 1815
- These sur le oprations chimiques et pharmaceutiques. 1820
- Manuel complet de l'essayeur, Louis Nicolas Vauquelin,M. Arcet (d'.),Amand Denis Vergnaud - 1836
- Expériences sur les Sèves des Végétaŭ - 1798
- Analyse de la matière cérébrale de l'homme et de quelques animaŭ - 1811
- Code pharmaceutique: traduction de l'ouvrage rédigé en latin, sous le titre de Codex Medicamentarius, par M.M. Leroŭ, vauquelin, Deyeŭ, Jussieu, Richard, Percy, Hallé, Henri, Vallée, Bouillon-Lagrange et Chéradame; et publié conformément à l'Ordonnance royale du 8 août 1816, par la faculté de Médecine de Paris
Literaturo
redakti- New Advent
- Bibliothèque Nationale de France
- Mathematics Genealogy Project
- 1911 Encyclopaedia Britannica
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- The Popular Encyclopedia: Being a General Dictionary of Arts ..., Volume 6
- Environmental Forensics: Contaminant Specific Guide, Robert D. Morrison,Brian L. Murphy
Vidu ankaŭ
redakti- Antoine François de Fourcroy (1755-1809)[4]
- Friedrich Stromeyer (1776-1835)[5]
- Louis Jacques Thénard (1777-1857)[6]
- Mathieu Orfila (1787-1853)[7]
- François-Antoine-Henri Descroizilles (1751-1825)[8]
- Smithson Tennant (1761-1815)
- Joseph Louis Gay-Lussac (1778-1850)[9]
- Richard Kirwan (1733-1812)[10]
- Martin Heinrich Klaproth (1743-1817)
- Berilio
- Kromio
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Perioda tabelo
Referencoj
redakti- ↑ Gvidlibro de la esploristo.
- ↑ La krokoito estas plumba erco kies formulo estas PBCrO4
- ↑ La alizarino estas organika kombinaĵo, kies formulo estas C14H8O4.
- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Mathematics Genealogy Project
- ↑ New Advent
- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche