Louis Couturat
Louis COUTURAT [kutyʁa] (naskiĝis en 1868 en Parizo, mortis la 3-an de aŭgusto 1914 dum aŭtomobila akcidento en Melun) estis franca idisto, doktoro, profesoro pri filozofio kaj logikisto.
Louis Couturat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1868 en 9-a arondismento de Parizo |
Morto | 3-an de aŭgusto 1914 (46-jaraĝa) en Ris-Orangis |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Tombejo de Laroche-Saint-Cydroine 47° 58′ 10″ Nordo 3° 27′ 58″ Oriento / 47.9694481 °N, 3.4660511 °O (mapo) |
Lingvoj | Esperanto • Ido • franca |
Loĝloko | Francio |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Supera normala lernejo Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto idisto historiisto pri matematiko matematikisto lingvisto esperantisto |
Lernejo kaj studoj
redaktiCouturat akiris en la gimnazio 34 premiojn. Tie li estis rigardata kiel geniulo[1]. En 1885, kiam li studis filozofion, li gajnis honoran premion pri filozofio, unuan premion pri fiziko kaj kemio, unuan premion pri naturhistorio kaj unuan premion pri matematiko. Li ankaŭ tre ŝatis klasikan literaturon kaj lernadon de klasika greka lingvo. En 1886 li estis laŭreato de Asocio de ekslernantoj de sia gimnazio.
La malfacila konkurso por l’École Normale, kiun li afrontis en 1887, donis al li la duan lokon. Li pasigis en la lernejo tri fekundajn jarojn. Dum 1890 li preparis sin je la Agregacio. Lia tezo troviĝas en la 5-a parto de “l’Histoire de l’art dans l’antiquité,” verko dediĉita al Persa civilizo. Li estis akceptita kiel unua en la Agregacio filozofia, kun la gratulo de l' komitato. Poste li volis perfektigi sian edukon matematikan. Li pasigis en 1891 kvaran jaron en la lernejo kaj ricevis la premion Garnier atribuitan de la profesoroj pri filozofio kaj de la direktoro.
En 1892 li daŭrigis siajn matematikajn studojn en la Fakultato de la Sciencoj. Li estis akceptita por la licencio matematika kiel la unua el sia jaro.
La studado de la matematiko sekvis atentan legadon de Lukrecio kaj Platono. Li studis Platonajn dialogojn, farante por sia latina tezo studon vere sciencan pri la mitoj de Platono. Samtempe, li publikigis artikolon pri la Plastika beleco, pri la estetiko de la grekaj skulptistoj.
Li trovis ankoraŭ tempon por kunlabori en la nova Revue de métaphysique et de morale. Lia franca tezo aliflanke estis komencita: li volis dediĉi ĝin al la studo de la senfino matematika.
Universitata profesoro kaj pluaj studoj
redaktiLa 12-an de majo 1894 oni nomumis lin profesoro en la fakultato de Tuluzo.
En aprilo 1896 li edziĝis al kuzino kaj en junio li defendis siajn tezojn en Sorbonne. Ambaŭ tezoj ricevis kompletan sukceson kun mencio tre honora. La granda sukceso de lia tezo matematika ebligis al li akiri stipendion por daŭrigi siajn studojn sciencajn en Parizo. Tie li dediĉis sin al studo de fiziko.
Samtempe li redaktis por Revue de métaphysique novan serion de artikoloj: La spaco kaj la tempo kaj Kritika eseo pri la hipotezo de la atomoj. La 27-an de oktobro li estis nomumita en la universitato de Caen kie li pasigis du jarojn. En 1898-1899, li studis la diversajn sistemojn de logiko algoritma, kaj la rilatojn inter matematiko kaj logiko.
Pri Leibniz kaj internaciaj lingvoj
redaktiNova stipendio, dum oktobro 1899, ebligis lin reiri en Parizon kaj komenci tie novan serion de esplorado, nun pri Leibniz. Li esploris la neeldonitajn skribojn de Leibniz, en la biblioteko de Hannover dum 1900 kaj 1901, kaj publikigis la verkojn La logique de Leibniz kaj Inédits leibniziens (1903). Estis Couturat la unua homo, kiu rimarkis la ideojn de Leibniz pri internacia planlingvo.
En la broŝuro Une langue universelle est-elle possible? Appel aux hommes de science et aux commerçants (1900) li proponis la kreon de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, organizita en 1901. Louis Couturat estis la aŭtoro de la fama verko pri la mondlingvoj Histoire de la Langue Universelle, en kiu estas analizitaj ĉirkaŭ 60 projektoj de paroleblaj artefaritaj lingvoj en 1903 kun komplemento en 1907.
De 1897 ĝis 1913 Louis Couturat kaj Bertrand Russell interŝanĝis leterojn. Ili pritraktis precipe matematikajn problemojn rilatajn al faka verko de Alfred North Whitehead. Malgraŭ tio, ili diskutis ankaŭ pri etiko, politiko, lingvistiko kaj pri Esperanto. Ankaŭ Charles Lemaire korespondis kun li.
Li estis la fakta inspiranto kaj gvidanto de la Delegitaro, fariĝis poste la fakta gvidanto de la tuta Ido-movado[2].
Agado kontraŭ Esperanto
redaktiDum tuta sia vivo post la ido-skismo, Couturat direktis sisteman kampanjon kontraŭ la esperantistoj, dum kiu li prezentis diversajn klarigojn de la skismo por malestimigi la esperantistojn. Ekzemple li argumentis ke Zamenhof mem estis "perfidulo", ĉar li jam proponis reformojn sen konsulti la Lingvan Komitaton. Sed precipe li kritikegis la memkoncepton uzitan de la esperantistoj — nome la nocion de "esperantista popolo", kies permeso estus necesa por enkonduko de reformoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Diras Louis Benaerts, lia amiko.
- ↑ Ernest Drezen, Historio de la mondolingvo, p. 182-96.
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Louis Couturat » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |