Louis Faidherbe
Louis Faidherbe, plennome Louis Léon César Faidherbe (naskiĝis la 3-an de junio 1818 en Lillo, mortis la 28-an de septembro 1889 en Parizo) estis guberniestro de franca Senegalo (1854-1861, 1863-1865) kaj fondinto de la franca kolonia imperio en Afriko.
Louis Faidherbe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Louis Faidherbe | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1818 en Lillo, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 28-an de septembro 1889 (71-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Tombo | cimetière de l’Est vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficiro • colonial administrator vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Faidherbe estis trejnita kiel militista inĝeniero kaj servis en Alĝerio kaj Senegalo antaŭ ol fariĝi kolonia guberniestro de tiu ĉi. Timigita de la kreskanta potenco de islama gvidanto El Hadj Umar Tall, li sin tenis je ofensiva pozicio, forpuŝante Umar Tall, submetante nordajn maŭrajn tribojn kaj transformante sian kolonion en regantan aŭtoritaton en la regiono. En 1857 li fondis la ĉefurbon Dakaro.
En Parizo, stacio Faidherbe - Chaligny sur Linio 8 de la metroo estis nomita laŭ lia nomo.
Vidu ankaŭ redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis Faidherbe en la hispana Vikipedio.