Louise FRÉCHETTE (naskiĝis la  16-an de julio 1946(nun 1946-07-16) en Montrealo) estas kanada politikistino kaj diplomatino. Inter 1998 kaj 2006 ŝi estis vica ĝenerala sekretariino de Unuiĝintaj Nacioj.

Louise Fréchette
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1946 (1946-07-16) (77-jaraĝa)
en Montrealo
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de MontrealoKolegio de Eŭropo vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En Montrealo Fréchette studis pri historio. Ĉe la College of Europe en Brügge ŝi aldone ricevis diplomon pri ekonomio. En 1971 ŝi eklaboris diplomatie. Ekde 1973 ŝi laboris en la kanada ambasadorejo en Ateno. En 1975 ŝi transiris al la sekcio pri okcidenta Eŭropo de la kanada ministerio pri eksteraj aferoj. En 1979 ŝi venis al Ĝenevo kiel konsilanto de la konstanta reprezentejo de Kanado en la ĉefejo de Unuiĝintaj Nacioj. En 1982 ŝi iĝis estrino de la sekcio pri eŭropaj aferoj en la kanada ministerio pri eksteraj aferoj.

Inter 1982 kaj 1983 ŝi estis vica estrino de l’ sekcio pri komerca politiko. En 1985 ŝi estis sendita al Argentino kiel ambasadorino, kaj tri jarojn poste ŝi iĝis vica ministrino pri Latin-Ameriko kaj pri la Karibio kaj en 1991 pri ekonomio kaj komerco. Ekde 1992 ŝi estis la administra estrino de la UN-pactrupoj kaj delegitino de Unuiĝintaj Nacioj. En 1994 ŝi iĝis kanada vicministrino pri financoj kaj en 1995 vicministrino pri defendo. Kofi Annan igis ŝin en januaro 1998 lia viculino. En 2006 ŝi eksiĝis el sia posteno kiel vica ĝenerala sekretarino, ĉar ŝi ricevis multan kritikon de Usono pro sia Oleo-por-nutraĵoj-programo.