Laŭzano

ĉefurbo de la kantono Vaŭdo en Svislando
(Alidirektita el Lozano)

Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.

Laŭzano
Blazono de Lausanne
Blazono de Lausanne
Blazono de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
Katedralo de Laŭzano
komunumo en Svislandoĉefurbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • urbego
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  31 Mapo
Nombro de loĝantoj 119180
Areo 41,37 km²
Alteco 495 m super marnivelo
Poŝtkodo 1000-1008
Komunumkodo 5586
Mapo de Laŭzano
Mapo de Laŭzano
Situa mapo de Laŭzano
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 418  (2022) [+]
Loĝdenso 3 418 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo CH1903: 538219 / 153878 (mapo)46.5333333333336.6333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538219 / 153878 (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 41,37 km² (4 137 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Laŭzano (Laŭzano)
Laŭzano (Laŭzano)
DEC
Laŭzano
Laŭzano
Lokigo de Laŭzano en Svislando
Situo de Laŭzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lausanne [+]
vdr

La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.

Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.

Geografio redakti

La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenaĵo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavo Bel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.

Vidindaĵoj redakti

Urbo de kulturo kaj scienco redakti

Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas la Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, la sidejo de la du institucioj tamen troviĝas ekster la urba teritorio en la komunumo Ecublens[1][2] . En Laŭzano troviĝas ankaŭ la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato, kaj tiukadre ankaŭ la Olimpika Muzeo.

Trafiko redakti

Pro ĝia kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano komence funkciis en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1. Transports publics de la région lausannoise (TL) estas la ĉefa funkciigisto de publika transporto en Laŭzano kaj la pli larĝa aglomeraĵo.

Historio kaj politiko redakti

En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiu post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimoj de Turkio.

Gefiloj redakti

Esperanto en Laŭzano redakti

En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti