Luís Alves de Lima e Silva

Luís Alves de Lima e Silva (* Porto da Estrela, Rio-de-Ĵanejro, 25-a de Aŭgusto 1803 - † Desengano, Rio-de-Ĵanejro, 7-a de Majo 1880), pli konata en la portugala lingvo kiel Duque de Caxias, estis brazila militisto kaj politikisto. Trifoje li estis prezidanto de la Konsilio de la Ministroj kaj komandis la brazilan armeon dum la Milito de la Triobla Alianco. Ĉar li sukcesis en ĉiuj militoj, kiujn li partoprenis, li estas nomita La Paciganto.

Luís Alves de Lima e Silva
Persona informo
Luís Alves de Lima e Silva, Duque de Caxias
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1803 (1803-08-25)
en Duque de Caxias,  Kolonia Brazilo
Morto 7-an de majo 1880 (1880-05-07) (76-jaraĝa)
en Valença
Tombo Q10344244 vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Q18469689 • Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Partio Konservativa vd
Subskribo Luís Alves de Lima e Silva
Familio
Edz(in)o Ana Luiza Carneiro Viana vd
Infanoj Luís Alves de Lima e Silva vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de la brigadgeneralo kaj regento de Brazila Imperio, Francisko de Lima kaj Silva (1785-1853)[1], kaj lia patrino nomiĝis Mariana Kandida de Olivejra Belo, do, li estis devenanta de familio kun militisma tradicio. Kiam li estis 5-jara li eniris la armeon de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, en 1818 li enmatrikuliĝis en la Militisma Akademio kaj en 1822 li fariĝis oficiro pri la imperia gvardio de Petro la 1-a.

Lima e Silva havis sian fajrobaptismon en la jaro 1823, tiam kiam li finigis ribelon kontraŭ la brazila sendependeco en la ŝtato Bahio; post la starigo de la Cisplatina Milito (1825-1828)[2] inter Brazilo kaj Argentino, li igis sin noti kiel juna oficiro pro siaj kuraĝo kaj komandokapablo. La titolo kiel Barono de Kaŝias estis al li asignita post kiam li subpremis la ribelon konata tra la historio per la nomo Balaiada[3] en la ŝtato Maranhão.

 
Poŝtmarkoj de Brazilo inter kiuj du (verde markitaj) el 1954 kaj 1956 respektive montrantaj Luís Alves de Lima e Silva kiel duko de Caxias (verda stelo en suba poŝtmarko ne rilatas al Esperanto)

La militismaj sukcesoj kondukis lin al nomiĝo de la prezidanteco de la ŝtato Suda Rio-Grando, skuita de la civila milito ekde 1835. Luís Alves de Lima e Silva sukcesis pacigi la landon kaj samtempe gajnis la respekton de la malamikaj malvenkitaj komandantoj kaj tiele li sukcesis deklari la finon de la malamikaĵoj en 1845. Elektite ĉefkomandanto de la armeo, li estris militismajn ekspediciojn en 1851 en la Urugvajo kaj en Argentino en 1852, gajnante per tio la titolon de Markizo de Kaŝias.

En 1855 li fariĝis Ministro pri la Milito, al kies ofico li aldonis en la venonta jaro tion je Prezidanto pri la Konsilio de la Ministroj, ofico kiun li okupis ĝis 1857, tiam kiam li denove enoficiĝis kiel ĉefministro inter 1861 kaj 1862.

La eksplodo je la Milito de la Triobla Alianco, en 1864, trovis lin ankoraŭ kiel komandanto de la brazilaj fortoj. Li formale cedis la komandon de la aliancita armeo al la argentina prezidento Bartolomé Mitre (1821-1906)[4], ĝis la malfeliĉega batalo de Kurupajti, kaj ĝin reprenis en la komenco de la jaro 1867, ĝis tiam kiam li detruis la malamikajn defendojn kaj ekokupis Asuncionon en januaro 1869. En la sama jaro oni donis al li la plej altan nobelan titolon neniam donitan dum la Brazila Imperio, tiu kiel Duko de Kaŝias.

Havinte venkita la militon, Luís Alves forlasis Paragvajon meze de la lastaj armitaj interfrapiĝoj kaj turnis sin al la politiko. Li estris novan kabineton inter 1875 kaj 1878 antaŭ ol finfine retiriĝi al la privata vivo. Li mortis en la bieno Sankta Moniko en urbo Desengano, hodiaŭe nomita Valença, en la 7-a de Majo 1880. La tago de lia datreveno en Brazilo estas proklamita kiel La Tago de la Soldato, eke de 1953.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Francisco de Lima e Silva (1785-1853) (* Rio-de-Ĵanejro, 5-a de Julio 1785 - † 2-a de Decembro 1853), unua kaj ununura Barono el Barra Grande, estis brazila militisto kaj politikisto. Li estis patro de la Duko de Kaŝias.
  2. Cisplatina Milito (1825-1828), estis armita konflikto inter Brazilo kaj Argentino por disputi areon de la Orienta Bando, entenante la hodiaŭan Urugvajon kaj la okcidentan parton de la ŝtato Suda Rio-Grando, okazinta inter Brazilo kaj Argentino dum la jaroj 1820 kaj 1830. Tiu milito okazis ĉar post la sendependeco de Brazilo, la imperiestro Petro la 1-a konsideris la Provincon Cisplatinon parto de la Brazila Imperio.
  3. Balajada estis popolkaraktera ribelo okazinta inter 1838 kaj 1841 en la tiama Provinco Maranjo, en Brazilo, kaj kiu post la provo invadi la cefurbon São Luís, ĝi dispeliĝis kaj etendiĝis al la najbara provinco Piauí. La kialo estis la disputo pri la kontrolo de loka povo. Pro sia efiko por la pacigado de la provinco, Lima e Silva ricevis la titolon kiel Barono de Kaŝias. La ribelo ricevis tiun nomon Balaiada, ĉar la konspirintoj estis frabrikantoj de balajo, kiu signifas vimenkorbo.
  4. Bartolomé Mitre (1821-1906) (* Bonaero, en la 26-a de Junio 1821 - † Bonaero, 19-a de Januaro 1906), estis argentina politikisto, verkisto kaj militisto. Li estis prezidento de Argentino inter 1862 kaj 1868.