Luis Hernández Yzal

(Alidirektita el Luís Maria Hernández Yzal)

Luis (aŭ Lluís) HERNÁNDEZ YZAL (naskiĝis la 25-an de septembro 1917 en Barcelono - mortis la 24-an de februaro 2002) estis apotekisto kaj fondinto de la Hispana Esperanto-Muzeo (HEM) en Sant Pau d'Ordal apud Barcelono.

Luis Hernández Yzal
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1917 (1917-09-25)
Morto 24-an de februaro 2002 (2002-02-24) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

De 1944 Hernández vivis en en la kataluna vilaĝo Sant Pau d'Ordal (parto de la komunumo Subirats), ĉirkaŭ 37 km de Barcelono direkte al Taragono, ĉar laŭ la tiamaj leĝoj la nombro de apotekoj estis limigita kaj necesis esperi pri vaka apoteko, kiun li trovis tie.

Esperanton li eklernis en 1956, sed aktivis nur post partopreno en la hispana kongreso de Esperanto en Barcelono en 1963. Li baldaŭ fariĝis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ekkolektis esperantaĵojn de ĉirkaŭ 1966/1967. Jam en 1968 li inaŭguris la Hispanan Esperanto-Muzeon en apuda ĉambro de sia apoteko. Post kvar aŭ kvin jaroj tiom da materialo kolektiĝis, ke la Esperanto-ĉambro kaj la propra hejmo ne plu sufiĉis. Hernández pro tio konstruigis apartan domon en apuda strato, al kiu li translokis la kolekton.

Li eldonis diversajn katalogojn de siaj kolektoj. Kun la hungara kolektanto Árpád Máthé li kunlaboris en "Rondo Takács" cele al interŝanĝo de kolektaĵoj kaj verkado de aktualigo de la "Katalogo de la Esperanto-Gazetaro" de József Takács.

Hernández Yzal krome aktivis en la katolika, kataluna kaj hispana Esperanto-movadoj.

Bibliografio redakti

  • Zilah, Eugène de [EdZ]. Intervjuo kun Luis Hernandez. En: La Gazeto (Metz) vol. 1 (1985), n-ro 5, p. 11-15 (kun fotoj de Hernández kaj lia edzino kaj de la Muzeo)
  • Zilah, Madeleine de. Luis Hernandez kaj ni. En: La Gazeto (Metz) vol. 1 (2003), n-ro 103, p. 16

Eksteraj ligiloj redakti