Luís Vaz de Camões

portugala poeto
(Alidirektita el Luís VAZ de CAMÕES)

Luiz (aŭ Luís laŭ moderna portugala ortografio) VAZ de CAMÕES (naskiĝis en Lisbono ĉirkaŭ la jaro 1524; mortis en Lisbono la 10-an de junio 1580) estas konsiderata la plej grava portugala poeto kaj aŭtoro de la nacia epopeo.

Luís Vaz de Camões
Persona informo
Luís Vaz de Camões
Naskiĝo 30-an de novembro 1524 (1524-11-30)
en Lisbono
Morto 10-an de junio 1580 (1580-06-10) (55-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd
Religio katolikismo vd
Etno portugaloj vd
Lingvoj hispanaportugalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Familio
Dinastio Camões family vd
Patro Simão Vaz de Camões vd
Patrino Ana de Sá de Macedo vd
Parencoj Vasco Pires de Camões vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkistomilitisto vd
Laborkampo poeziodramo vd
Verkado
Verkoj La Luzidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Vaz de Camões devenas el nord-portugala familio el la urbo Chaves. Dum kelkaj jaroj li loĝis en Koimbro (Coimbra) kie li ĉeestis universitatajn lecionojn pri hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li pasigis "boheman" vivon. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis en la urbo Goao, tiuepoke portugala kolonio, kie li skribis gravan parton da sia verkaro. Camões revenis al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana, sed sukcesis en 1572 publikigi la verkon La Luzidoj, kiu poste fariĝis la portugala popola epopeo, danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo Sebastiano la 1-a.

Literatur-historie lia verko staras inter klasikismo kaj baroko.

Ĉefverkoj redakti

  • Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
  • Rimas (Rimoj:1595)
  • El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
  • Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
  • Anfitriões (Gastigantoj:1587).
 
Monumento al Luís Vaz de Camões, Lisbono

En Esperanto aperis redakti

  • Luziadoj: III. kanto <parto> / Luiz Vaz de Camões. En: "Tutmonda sonoro": Kálmán Kalocsay; p. 314-319, vol. 1
  • La luzidoj <parto> / Camões. El la portugala trad. Leopoldo Knoedt. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p. 122-127
  • La luzidoj / Camões. El la portugala lingvo trad. Leopoldo Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. Chapecó: Eld. Fonto 1980, 464 p.; ilustr., mapo

Memoro redakti

La Premio Camões, nomita laŭ Luís de Camões, estas la plej grava premio por literaturo en la portugala lingvo.

En Malnova Havano (Kubo) staras statuo de Luís Vaz de Camões[1].

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2019-02-22) Kvarope tra Malnova Havano: de katedralo al moskeo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2019-02-23.