Lužany (distrikto Topoľčany)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lužany

Lužany [luĵani], hungare Sarlóska [ŝarlOŝka] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la hungara loknomo estis Sarluska. La historia slovaka nomo estis Šarluhy.

Lužany troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lužany situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Topoľčany troviĝas 12 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio pri la nomo devenis el 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Sarlou", pri la vilaĝo en 1399 en formo "Sarlow". En 1598 la turkoj bruldetruis la komunumon. En 1828 vivis en Sarluska 156 homoj en 12 domoj. En 1910 loĝis en Sarlóska 119 homoj, (112 slovakoj, 6 germanoj, unusola hungaro). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Lužany 204 homoj, (ĉiuj slovakoj).

Eksteraj ligiloj redakti