Lubaantun estas majaa ruino ĉe la urbeto San Pedro Columbia en Belizo (Mezameriko).

Lubaantun
setlejoarkeologia loko [+]

Supermara alteco49 m [+]
Koordinatoj16° 16′ 52″ N, 88° 57′ 54″ U (mapo)16.281111-88.965Koordinatoj: 16° 16′ 52″ N, 88° 57′ 54″ U (mapo)

Lubaantun (Belizo)
Lubaantun (Belizo)
DEC

Map
Lubaantun
Vikimedia Komunejo:  Lubaantun [+]
vdr
Majaaj ruinoj en Lubaantun

La iama ceremoniejo estis konstruita de la majaoj dum la malfruklasika erao (700 ĝis 900). Oni okazigis tie ceremoniojn, festojn kaj pilkoludojn.

La interesa afero pri Lubaantun estas la fakto, ke la konstruaĵoj estas starigitaj el grandaj kalkŝtonblokoj sen ia liginta mortero. La ŝtonoj estis tiel ekzakte faritaj, ke ili alĝustiĝas unu al la alia. Sed pro tio, dum la sekvaj jarcentoj (kiam la majaoj jam ne plu vivis tie), multaj ŝtonblokaj iĝis malstabilaj kaj forglitis pro la moviĝema grundo (la nomo Lubaantu signifas en la moderna majaa lingvo "lokon de falintaj ŝtonoj").

En Lubaantun oni trovis la faman ĝis nun misteran kristalkranion.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti