Lubbock
Lubbock estas grandurbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma kantono Lubbock, en la nordokcidenta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 257 141 loĝantojn. La moknomo de Lubbock estas la "Hub City". La urbego estas hejmo de 2 universitatoj.

Lubbock | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 257 141 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 789 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 35′ N, 101° 51′ U (mapo)33.585-101.845Koordinatoj: 33° 35′ N, 101° 51′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 992 m [+] | ||||
Areo | 325,749295 km² (3 257 4.9 295 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Bazaj informoj
redakti- Areo: 320 km²
- Loĝantaro: 229.573 (en 2010)
- Supermara alteco: 992 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 79401-79416, 79423, 79424, 79430, 79452, 79453, 79457, 79464, 79490, 79491, 79493, 79499
- Telefonkodo: 806
Geografio
redaktiLubbock situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.
Historio
redaktiLa distrikto de Lubbock estis fondita en 1876, nomita post Thomas Saltus Lubbock, iama specialpolicano. En 1884 la poŝto ekfunkciis. La urbo mem ne estis fondita ĝis 1890, ĉar pli frue 2 setlejoj "Old Lubbock" kaj "Monterey" etendiĝis. Laŭ alia informo la urbo kaj la universitato prenis la nomon de Francis Lubbock, kiu estis ŝtatestro de Teksaso. En 1951 la loĝantoj ekvidis V-forman misteran lumfenomenon. En 1970 granda ŝtormo trafis la urbegon, dudek ses homoj mortis.
Ekonomio
redaktiĈirkaŭaĵo de Lubbock estas la plej granda kotonokultivejo en la mondo. La kampoj estas akvumitaj. En la urbo multe da homoj laboras en la edukado. Gravas ankaŭ la butikumado.
Trafiko
redaktiLubbock havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Amarillo, ĉefvojoj kuras al Dallas, Odessa (Teksaso), Wichita Falls, Clovis, fervojaj linioj kuras al Houston, Clovis, Amarillo. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
redaktiLubbock havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kaj februaro kun rekordo - 27 °C. Jare pluvas po 475 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio, plej malofte januare.
Vidindaĵoj
redakti- muzeo pri bienoj
- Muzeo de Teksasa Universitato
- memormuzeo pri Buddy Holly
- parko Mackenzie