Malfermi la ĉefan menuon

Lucía Sánchez Saornil

Lucía SÁNCHEZ SAORNIL (naskiĝis la 13-an de decembro 1895 en Madrido, mortis la 2-an de junio 1970 en Valencio) estis hispana poetino, aktiva anarkiisto kaj feministo.

Lucía Sánchez Saornil
Lucía Sánchez Saornil en 1933
Lucía Sánchez Saornil en 1933
Persona informo
Naskonomo Lucía Sánchez Saornil
Aliaj nomoj Luciano de San-Saor
Naskiĝo 13-an de decembro 1895 (1895-12-13)
en Madrido
Morto 2-an de junio 1970 (1970-06-02) (74-jara)
en Valencio
Mortokialo kancero
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio
Profesio ĵurnalisto • poeto • sindikatisto • verkisto
Information icon.svg
vdr


Lucía Sánchez Saornil (dekstre) kun Emma Goldman (centre).
Kovrilpaĝo de la numero 9 de la revuo "Mujeres Libres" (1938).

Ŝi estas plej bone konata kiel unu el la fondintoj de Mujeres Libres kaj aktivulino de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT) kaj de Solidaridad Internacional Antifascista (SIA).

KomencoRedakti

Edukita de malriĉigita, vidva patro, Lucía ĉeestis ĉe la Reĝa Akademio de Belartoj de San Fernando. Tuj ŝi ekverkis poezion kaj asociiĝis kun la ĵus aperinta Ultraisma literatura movado. Ĉirkaŭ 1919, ŝi estis jam publikiginta en vario de gazetoj, kiaj Los Quijotes, Tableros, Plural, Manantial kaj La Gaceta Literaria. Laborante sub maskla plumnomo, ŝi povis esplori lesbanecajn temojn[1] en epoko kiam samseksemo estis ankoraŭ krimigita kaj suferanta cenzuron kaj jurajn punojn.

Politika aktivadoRedakti

En 1931, Lucía Sánchez Saornil, kiu estis laborante kiel telefonistino ekde 1916, partoprenis en striko fare de la anarkisindikatisma sindikato Confederación Nacional del Trabajo (CNT), kontraŭ Telefónica. Tiu afero markis mejloŝtonon en ŝia vivo, kiel eniron en politika aktivismo. El tiu tempo antaŭen, Lucía dediĉis sin al la lukto por la anarkiisma socia revolucio.

En 1933, Lucía estis nomumita Sekretariino por la CNT de Madrid, produktante ĝian gazeton ĝis la Hispana Enlanda Milito. En Majo 1938, ŝi iĝis la Ĝenerala Sekretarino de Solidaridad Internacional Antifascista (SIA), anarkiisma helporganizo iel simila al la Ruĝa Kruco.

Verkante en anarkiismaj publikaĵoj kiaj Tero kaj Libero, la Revista Blanca kaj Solidaridad Obrera, Lucía markis sian vojkarieron kiel feministo. Kvankam ne parolema pri la temo de naskokontrolo, ŝi atakis la esencismo de la seksaj roloj en la tiama hispana socio. Tiele, Lucía establis sin kiel unu el plej radikalaj voĉoj inter anarkiismaj virinoj, malakceptante la idealon de virino aldomigita kiu restis dumlonge nepridemandita. En serio de artikoloj por Solidaridad Obrera, ŝi kuraĝe kontraŭis la identigon fare de Gregorio Marañón pri patrineco kiel kerno de la virina identeco.

Mujeres LibresRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mujeres Libres.

Malkontenta kun la ŝovinismaj antaŭjuĝoj de la partianoj de la Dua Hispana Respubliko, Lucía Sánchez Saornil aliĝis kun du compañeras, nome Mercedes Comaposada kaj Amparo Poch y Gascón, por formi Mujeres Libres en 1936. Mujeres Libres estis aŭtonoma anarkiisma organizaĵo por virinoj engaĝigitaj por "duobla luktado" por la virina liberigo kaj por la socia revolucio. Lucía kaj aliaj membroj de "Liberaj Virinoj" kontraŭis la dominantan vidpunkton ke seksegaleco aperus nature el senklasa socio. Kiam ekis la Hispana Enlanda Milito, Mujeres Libres tuj kreskis al 30,000 membroj, organizante por virinoj sociajn spacojn, lernejojn, gazetojn kaj hejmzorgajn programojn.

En 1937, laborante en Valencio kiel eldonisto de la gazeto Sojlo, Lucía renkontiĝis kun América Barroso, kiu estos ŝia dumviva partnero.

Ekzilo kaj kaŝoRedakti

Post la malvenko de la Dua Respubliko, Lucía kaj América estis devigitaj eliri al Parizo, kie Lucía pluigis sian engaĝiĝon en la helpa agado de SIA. Pro la falo de Francio sub la povo de la germanaj trupoj, iĝis necesa por ili reveni al Madrido en 1941 aŭ 1942.

En Madrido, Lucía laboris kiel fotografikisto sed tuj devis retranslokiĝi post esti rekonita kiel iama anarkiisto. Ŝi kaj América translokiĝis al Valencio kie América havis familion. Pro elstarigo de faŝisma kaj katolika moralismo, ties lesba rilato metis ilin je grava persona danĝero kaj tiele ĝi devis esti tenita sekrete. Dum tiu tempo, América laboris en la argentina konsulejo dum Lucía pluigis sian laboron kiel eldonisto ĝis sia morto pro kancero en 1970. Dum tiu tempo, ŝia poezio montris mikson de doloro pro la malvenko kun la plifirmigo de la luktemo.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. "R. Fue una época transgresora, emergió el feminismo y la libertad sexual estuvo en el candelero. Hay rastreos de muchas lesbianas escritoras: Carmen Conde [primera académica de número], Victorina Durán, Margarita Xirgu, Ana María Sagi, la periodista Irene Polo, Lucía Sánchez Saornil, fundadora de Mujeres Libres [sección feminista de CNT]... Incluso existía un círculo sáfico en Madrid como lugar de encuentro y tertulia.P. ¿Se declaraban lesbianas? R. Había quien no se escondía mucho, como Polo o Durán, pero lesbiana era un insulto, algo innombrable. Excepto los poemas homosexuales de Sánchez Saornil, sus textos no eran explícitos para poder publicarlos, así que hay que reinterpretarlos.""Tener referentes serios de lesbianas elimina estereotipos" de Juan Fernandez ĉe El Pais

En esperantoRedakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri LSS ĉefe en pp. 97-98.

LibrojRedakti

  • Ackelsberg, Martha A. Free Women of Spain: Anarchism and the Struggle for the Emancipation of Women. Bloomington, IN: Indiana University Press, 1991.
  • Enders kaj Radcliff. Constructing Spanish womanhood: female identity in modern Spain. SUNY Press, 1999.
  • Linhard, Tabea Alexa. Fearless women in the Mexican Revolution and the Spanish Civil War. University of Missouri Press, 2005.
  • Nash, Mary. Defying Male Civilization: Women in the Spanish Civil War. Denver, CO.: Arden Press, 1995.

ArtikolojRedakti