Luc LUYCX (nederlanda prononco: [ˈlyk ˈlœy̯ks]; 11a de aprilo 1958) estas belga desegnisto, nome la desegnisto de la komuna flanko de la Eŭro-moneroj.[1][2][3]

Luc Luycx
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1958 (1958-04-11) (65-jaraĝa)
en Aalst
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo skulptisto • dezajnisto
Verkoj Eŭro-moneroj
vdr

Luycx estas komputil-inĝeniero kaj medalisto. Li naskiĝis en Aalst, Belgio, kaj poste loĝis en Dendermonde. Luycx laboris por la Reĝa Belgia Monstampejo.[4] Li desegnis la Eŭro-monerojn en 1996. Lia subskribo sur ĉiuj eŭro-moneroj estas videbla kiel du literoj L kunkonektitaj (LL). Sur la monero de 2 €, tio estas videbla sub la O de la vorto EURO en la komuna flanko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Euro coins - European Commission Alirita la 12an de novembro 2019.
  2. Euro Designer Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.
  3. Foto de Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.
  4. The designer of the euro coins Luc Luycx Alirita la 12an de novembro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti